Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 décembre 2020 2 22 /12 /décembre /2020 22:36

22/12/2020

Ĝi estas unu el la plej grandvaloraj humidaj zonoj de Eŭropo. La Parko Tablas de Daimiel, situanta sude de Hispanio, 200 kilometrojn for de Madrido, estas kutima etapo por la birdoj dum ilia migrado. Tiu teritorio agnoskita kiel biosfera rezervejo fare de UNESCO, estas malofta ekosistemo nun minacita de sekeco.

Julio Escuderos, la lasta fiŝkaptisto de la parko, primemoras la pasintan tempon: «Kutime ni venis ĉi tien, kiam la akvonivelo estis alta. La riverego Guadiana fluadis, kaj ni trovis bongustajn krabojn».          

Por ke la parko reakiru sian antaŭan belegon, necesus akvo ekvivalenta je 1 300 futbalstadionoj. La sekeco de la grundoj ja transformis la pejzaĝojn, sed ĝi ankaŭ suferigis multajn turismajn entreprenojn. «Ni plu havas klientojn, ĉar ni praktikas ekoturismon de antaŭ multaj jaroj, sed la nombro de dungitoj reduktiĝis», eksplikas Dario Rodriguez, direktoro de la vojaĝagentejo Ecodestinos. 

La agrikultura troekspluatado estas akuzata 

Malpli ol kvinono el la inundebla surfaco de la parko estas nun kovrita per akvo. «Hispanio havas ĝis la jaro 2027 por konfirmiĝi al la eŭropa kadro-direktivo pri la akvo, kiu celas plibonigi la staton de la riveroj, lagoj kaj subgrundaj akvotavoloj», detaligas Carlos Marlasca, ĵurnalisto korespondanto en Hispanio. «Ĝi estas unu el la lokoj, kie urĝaj aranĝoj estas necesaj por atingi tiun celon».

La troekspluatado de la akvo-rezervejoj por la irigacio de la agrikulturejoj estas unu el la kialoj, kiu eksplikas la staton de la parko. Siaflanke, la agrikultura sektoro asertas, ke ĝi reduktis sian uzadon de akvo. «Ni havas vitejon kaj kulturojn de lignoplanto. Ili estas nutrataj per poguta irigacia sistemo kaj provizata per akvo, kiun la Hidrografia Konfederacio de la riverego Guadiana asignas al ni ĉiujare», substrekas Jesus Pozuelo, agrikulturisto.         

Sed la ekologiistoj volas pli, kaj postulas haltigon de la kulturoj, kiuj troekspluatadas la subgrundajn akvojn. «Meze de kronvirusa pandemio, multaj ekspertoj kaj sciencistoj diras, ke ĉio ĉi estas nur simptomo de la damaĝoj, pri kiuj suferas la naturmedio ĝenerale. Sed tio baldaŭ estigos problemojn de akvo-provizado», avertas Jose Manuel Hernandez, regiona porparolanto de «Ecologistas en Acción».     

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }