Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 décembre 2020 1 21 /12 /décembre /2020 22:10
Foto: Hendrik Schmidt/ DPA 

21/12/2020

Porĉiama malliberejo, kun minimumo de dek kvin jaroj: jen la verdikto decidita ĉi-lunde en Magdeburgo, Saksio-Anhalto, kontraŭ Stephan Balliet, 28-jara germano, aŭtoro de la rasisma kaj antisemitisma atenco de Halle.        

La 9an de oktobro 2019, provizita per multaj armiloj kaj militvestita, tiu ekstremisma simpatianto, kiu suferas personajn perturbojn, filmis kaj diskonigis realtempe sian provon de sturmo kontraŭ la sinagogo de la urbo, meze de la juda festo Jom Kipur. La masakro estis evitita ĝustatempe, ĉar li ne sukcesis rompi la pordon de la konstruaĵo. 

Sed li poste celdirektis sian armilon kontraŭ preterpasantoj. Du estis mortigitaj, pluraj aliaj vunditaj, antaŭ ol la polico sukcesis aresti lin. 

Dum lia tuta proceso, la akuzito ne esprimis ian ajn rimorson, li tute male multobliĝis dirojn konspirajn, rasismajn, mizoginajn kaj neadismajn.          

La verdikto konformiĝas al la juraj postuloj. Laŭ la prokuroro, tiu atako estis unu el la «plej abomenindaj antisemitaj atencoj de post la dua mondmilito».

 

«Personaj perturboj»

La psikiatria eksperto Norbert Leygraf eksplikis, ke S° Balliet suferas pri «kompleksa persona perturbo», kiu miksas skizofrenion, paranojon, kaj aŭtismajn karakterojn, malhelpante lin interalie «sperti empation». Tamen li taksis, ke tiuj karakteroj ne damaĝas «sian kontrolkapablecon», do ne ebligas malgravigi lian kulpecon.

La vivo de Stephan Balliet estas sinsekvo da malvenkoj: li ne havis amikojn, neniam havis amrilaton, kaj neniam laboris. Li mem plurfoje misfamigis sin mem, kvalifante sin «sentaŭgulo», ĉar li eĉ malsukcesis en sia provo de masakro.

La akuziton inspiris la rasismaj atencoj plenumintaj kelkajn monatojn antaŭe en Christchurch, Nov-Zelando (51 mortintoj).

08/12/2020

Post la atencoj kontraŭ la moskeoj de Christchurch, Nov-Zelando agnoskas, ke ĝi neglektis la minacon de la blanka superecismo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/12/post-la-atencoj-kontrau-la-moskeoj-de-christchurch-nov-zelando-agnoskas-ke-gi-neglektis-la-minacon-de-la-blanka-superecismo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }