16/12/2020
La raporto de la asocio Raportistoj Sen Landlimoj malkaŝas kreskon de arbitraj arestadoj en rilato kun la sanitara krizo, ĝi ankaŭ mencias, ke la ĵurnalistinoj ne estas «domaĝitaj».
«La nombro de ĵurnalistoj detenitaj en la mondo restas je relativa alta nivelo», substrekas "Raportistoj Sen Landlimoj" (RSL). Ĝi atingas 387 fine de 2020. Tiu nombro restis preskaŭ stabila dum la jaro, laŭ la oficiala jarbilanco de RSL publikigita la 14an de decembro.
Same kiel en 2019, dum kiu RSL censis 389 ĵurnalistojn enkarcerigitajn pro simpla plenumado de ilia metio, kvin landoj koncentrigas pli ol duonon inter ili (61%), mencias la NRO en sia raporto. Ĉinio restas la unua kun 117 ĵurnalistoj (profesiaj aŭ ne) malliberigitaj, antaŭ Egiptio (30), Sauda Arabio (34), Vjetnamio (28) kaj Siro (27).
La virinoj «pli kaj pli multnombraj en la profesio, ne estas domaĝitaj», denuncas la ĝenerala sekretario de RSL, Christophe Deloire, citita en komunikaĵo. Laŭ la raporto, 42 inter ili «estas nun enkarcerigitaj», kontraŭ 31 en 2019 (+35%).
Sume, 17 estis malliberigitaj dum la jaro, inter kiuj kvar en Belorusio, kore de «senprecedenca represio» de post la reelektado, juĝita fraŭda, de Aleksandro Lukaŝenko, kiu regas tiun eks-sovetian respublikon de post 1994.
Multobliĝo de pridemandadoj kaj arbitraj arestadoj
Alia notinda evoluo: la kreskado de arestadoj ligitaj al la sanitara krizo. Dek kvar ĵurnalistoj «plu estas enkarcerigitaj» pro sia laboro koncerne la pandemion, inter kiuj sep en Ĉinio. La NRO, kiu lanĉis en marto la "Observejo 19", dediĉita al la temo, registris inter februaro kaj fine de novembro «pli ol 300 incidentojn rekte ligitajn al la ĵurnalisma raporto pri la sanitara krizo», kaj koncernas preskaŭ 450 ĵurnalistojn.
«La pridemandadoj kaj arbitraj arestadoj», kiuj reprezentas «35% el la censitaj ekscesoj [kiuj do superas la fizikajn kaj moralajn perfortojn], estis multobligitaj per 4» inter marto kaj majo, precizigas la raporto. «La esceptaj leĝoj aŭ la urĝaj aranĝoj adoptitaj» en plejparte de la landoj por reteni la pandemion fakte «kontribuis» al «izolo de la informoj», eksplikas RSL.
Aliparte, «almenaŭ 54 ĵurnalistoj estas nun ostaĝigitaj» en Sirio, Jemeno kaj Irako. Ilia nombro malkreskis je 5% en daŭro de jaro.
La NRO censas krome, ke kvar ĵurnalistoj malaperis en 2020, dum neniu kazo de malapero estis registrita en 2019. Ili devenas de Mezoriento, Subsahara Afriko kaj Latinameriko.
/image%2F0553642%2F20201216%2Fob_dbab9a_5unq10797qlwiocmv43rk9hj0qpbof.jpg)