Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 décembre 2020 4 31 /12 /décembre /2020 19:54
Bildo : savado marvaste de Kanarioj - Reuters

31/12/2020

En 2020, laŭ Neregistara Organizaĵo, preskaŭ 2 200 migrantoj mortis provante atingi Hispanion per mara vojo. 85% el la mortoj okazis dum 45 pereoj de boatoj survoje al Kanarioj.

Dum li provis atingi Hispanion, 2 170 migrantoj mortis en maro en 2020. Tiu nombro estis malkaŝita de studaĵo kondukita de la NRO "Caminando Fronteras", kiu observadas la migradajn fluojn.

El la migrantoj, kiuj mortis en 2020, plejparte estis trovitaj en la akvo de Atlantika Oceano. Fakte 85% el la mortoj, t.e 1 851, okazis dum la 45 pereoj de boatoj survoje al Kanarioj, mencias la studaĵo.

La alvenoj de migrantoj en Kanarioj dekobliĝis ĉi-jare pro la intensigitaj kontroloj en Mediteraneo, alia itinero ebliganta atingi Hispanion. Laŭ la nombroj menciitaj de la hispana ministerio pri Internaj aferoj, de la 1a de januaro ĝis la 30a de novembro 2020, 19 566 migrantoj atingis la arkipelagon, kontraŭ 1 993 en 2 019.

Ankaŭ la nombro de mortintoj forte kreskis kompare kun 2019, dum kiu 893 migrantoj mortis dum sama ŝipveturado al Hispanio.

Reage al la amasaj alvenoj, la hispana registaro lanĉis urĝan planon celantan krei 7 000 provizorajn akceptejojn en Kanarioj danke al eŭropa financado ĝis 84 milionoj da eŭroj, krom loĝigo de migrantoj en hoteloj kaj turismaj kompleksoj, malplenaj pro la pandemio de la Covid-19-malsano.         

02/11/2020

Hispanio: en Granda Kanario, infanoj de migrantoj estas apartigitaj de siaj gepatroj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/11/hispanio-en-granda-kanario-infanoj-de-migrantoj-estas-apartigitaj-de-siaj-gepatroj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }