/image%2F0553642%2F20201220%2Fob_0b1e70_amazonie-un-peuple-indigene-porte-plai.jpg)
20/12/2020
Bildo: la membroj de la indiĝena popolo Huaorano deponas sian plendon kontraŭ la ĉina nafto-kompanio PetroOrienta la 10an de decembro 2020 en Francisco de Orellana, Ekvadoro.
Reprezentantoj de la indiĝena popolo Huaorano, en Ekvadora Amazonio, deponis plendon kontraŭ la ĉina nafto-kompanio PetroOrienta. Ili akuzas ĝin, ke ĝi infektadas siajn praajn terojn, bruligante tergason devenantan de petrolputoj.
La reprezentantoj de la Huaorana vilaĝo Miwaguno iris al la tribunalo de Francisco de Orellana, ĉefa urbo de la provinco Orellana, oriente de Kito, Ekvadoro, por prezenti sin «kiel viktimoj».
«Ni suferas porĉiam ŝanĝon de vivmaniero», ili asertas en la plendo. «Eĉ nia vivtenado estas minacita pro la klimata ŝanĝiĝo».
Ili kontraŭas la gasbrulilon. Tiu operaco konsistas en bruligado de la ekscesa gaso ligita al la petrolo, kaj kiu ellasiĝas al la atmosfero.
«La pluvo gustas kiel karbo», deklaris Menare Omene, 52-jara virino, reprezentantino de la komunumo, kiu enkalkulas ĉirkaŭ 150 Huaoranojn.
"PetroOriental" ekstraktas ĉirkaŭ 10 000 barelojn tage.
«Plena infektado»
La nafto estas la ĉefa fonto de devizoj de Ekvadoro, kiu produktas 469 000 barelojn tage, eksportis de ĝi 76% kontraŭ sumo de 3,35 miliardoj da dolaroj inter januaro kaj septembro 2020.
«Ni volas, ke ili estingu la gasbrulilojn pro la mediaj damaĝoj kaŭzitaj al niaj teroj. Tio estas plena infektado», deklaris la vilaĝestro Juan Pablo Enomenga.
Li plendas pro la «forta» varmo, la pliigo de pluvoj kaj aliaj mediaj problemoj, kiujn la Huaorano imputas al la gasbruliloj.
Li taksas, ke en daŭro de 15 jaroj, la loka produkto de manioko aŭ bananoj, nutradbazo de lia komunumo, iompostiom malkreskis.
Accion Ecologica menciis, ke ĝi nombris 447 aktivajn gasbrulilojn en Ekvadora Amazonio, inter kiuj 159 en Orellana.
«Antaŭe, tiu odoro de petrolo ne ekzistis. La arbaroj, la arboj, la faŭno, ĉio bonodoris. Nun, pro la nafto-kompanioj, pro la gasbruliloj, la situacio estas tute malsama» kun «ĉiuj kemiaj produktaĵoj kaj tiu petrolo», lamentas Menare Omene, kiu esprimiĝas en sia pralingvo, la "Wao Terere".