/image%2F0553642%2F20201207%2Fob_2d5a1b_hr.jpg)
07/12/2020
La NRO taksas, ke almenaŭ 57 viroj kaj virinoj estis ekzekutitaj tiujn lastajn monatojn, kio atestas pri « profunda krizo de Homaj rajtoj » en la lando.
Internacia Amnestio denuncis merkredon 2an de decembro « frenezon da ekzekutoj » en Egiptio kun la ekzekuto de almenaŭ 57 personoj tiujn lastajn monatojn, kio atestas « profundan krizon pri Homaj rajtoj » en la lando. « Tiujn lastajn monatojn, la egiptiaj aŭtoritatoj komencis teruran frenezon da mortokondamnoj, ekzekutante multajn malliberulojn », opiniis Philip Luther, respondeculo de la NRO por Mez-Oriento kaj Nord-Afriko, citita en komunikaĵo.
Laŭ Amnestio, « en la solaj monatoj de oktobro kaj novembro, la egiptiaj aŭtoritatoj ekzekutis almenaŭ 57 virojn kaj virinojn » kaj tiuj nombroj « verŝajne reprezentas sub-taksadon » de la reala nombro. En 2019, 32 personoj estis ekzekutitaj en la tuta jaro, laŭ la organizaĵo. La NRO, kiu denuncas kondamnojn deciditajn post « konfesoj akiritaj post torturo », bedaŭras, ke la aŭtoritatoj celas ankaŭ « la kuraĝajn defendantojn de la homaj rajtoj », kiuj dokumentas tiujn malobservadojn. Amnestio tiel elvokas la arestadojn de novembro fare de la egiptiaj aŭtoritatoj de tri membroj de la Egiptia Iniciato por la Personaj Rajtoj (EIPR). La asocio intencis pridemandi ilin koncerne ilian dokument-laboron pri la kriminala justico.
«Ŝajnaj reprezalioj»
Laŭ Amnestio, la « frenezo da ekzekutoj » komenciĝis post perforta incidento, dum kiu kvar malliberuloj kaj kvar provosoj estis mortigitaj. La ekzekutoj estas « ŝajnaj reprezalioj » kontraŭ tiu incidento, juĝas Amnestio. La organizaĵo precizigas, ke krom la 57 ekzekutoj, kiujn ĝi povis kontroli, la « por-registaraj mediatoj raportis, ke 31 aliaj viroj kaj virinoj estis ekzekutitaj en oktobro kaj novembro ».
Sed Amnistio ne povis kontroli la realecon de la lastaj ekzekutoj.
Kreskanta represio
Alia NRO, Human Rights Watch (HRW) asertis pasintan 22an de oktobro, ke 49 ekzekutoj okazis en daŭro de dek tagoj en oktobro. Same kiel Amnestio en ĝia komunikaĵo merkredon, HRW postulis «tujan ĉesigon» de la mortokondamnoj.
Aliparte, Amnestio bedaŭras, ke pro la « manko de travidebleco de la aŭtoritatoj, la nombro de malliberuloj nun minacitaj je ekzekuto estas nekonata ». La organizaĵo citas la kazon de la kopta monaĥo Wael Tawadros, kondamnita en aprilo 2019 pro la murdo de episkopo, kiu suferis « diskriminacian kaj punan traktadon », konsistantan en malĉeesto de korespondo kun lia familio aŭ komunikado kun pastro. De post la defalo fare de la armeo de la islama prezidento Mohamed Morsi kaj la alveno ĉe la potenco postan jaron de Abdel Fattah El-Sisi, kreskanta represio ekfalis sur ĉia formo de opozicio, jen islama jen liberala.
/image%2F0553642%2F20201207%2Fob_832939_egypt-on-map-e1592486100450.jpg)