Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 décembre 2020 2 08 /12 /décembre /2020 22:44
Anushree Fadnavis, Reuters

09/12/2020

Dekoj da organizaĵoj de barataj kamparanoj alvokis al nacia striko pasintan mardon en Barato por postuli eksigon de tri leĝoj, kiuj liberalismigus la agrikulturan sektoron. De pli ol du semajnoj, pli ol 100 000 el tiuj agrikulturistoj sieĝas, ĉe la pordoj de Nov-Delhio, por premi sur la registaro. Ĉirkaŭ dek kvin opoziciaj partioj kaj sindikatoj de aliaj sektoroj sekvis tiun striktagon.

La vendistoj de lakto, de legomoj, kelkaj vojtransportistoj aŭ taksiistoj ĉesigis la laboron pasintan mardon, subtene al la agrikulturistoj. La movado de la kamparanoj pli populariĝas, dum la opoziciaj partioj utiligas la breĉon por kontesti la aŭtoritatan potencon de Narendra Modi.

Samtempe, miloj da agrikulturistoj plu alfluadas ĉe la pordoj de Nov-Delhio, por anstataŭi tiujn, kiuj revenas al sia tero.   

Surender Singh, kiu posedas 20 hektarojn da rizo kaj tritiko, alvenis ĉi-matene de Panĝabio. «Se ni lasas fari la registaron, la privataj entreprenoj akiros niajn terojn, li asertas. Ni fariĝus laboristoj sur teroj, kiujn ni antaŭe posedis kaj ne povos manĝi eĉ tri manĝaĵojn tage. Modi ne konscias, ke se nia agrikulturo estas detruita, estos detruita ja la nacio».

Tiu kamparano venis kun sia filo 25-jara, Pendjab, kiu studas ĉe universitato. «Mi deziris veni por subteni ĉiujn niajn kamparanojn, kiuj dormas ekstere, en la traktoroj aŭ remorkoj, dum malvarmegas. Tio estas historia momento, tre pacema, kaj mi povos diri, ke mi ĝin partoprenis».

La registaro renkontis la agrikulturistojn merkredon 9an de decembro, por sesa sesio de intertraktado.         

01/12/2020

Barato: la protestado de la terkulturistoj daŭras ĉirkaŭ Nov-Delhio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/12/barato-la-protestado-de-la-terkulturistoj-dauras-cirkau-nov-delhio.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }