Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 décembre 2020 1 14 /12 /décembre /2020 22:31

14/12/2020

Ili asertas, ke ili ne ricevis salajron de antaŭ kvar monatoj, kaj estis devigataj efektivigi kromajn laborhorojn.

Ĉirkaŭ cent personoj estis arestitaj post la detruado de uzino, kiu fabrikas iPhones sude de Barato fare de koleraj laboristoj. Ili asertas, ke ili ne ricevis salajrojn de antaŭ kvar monatoj kaj estas troekspluatataj.

La popolribelo okazis pasintan sabaton 12an de decembro en la uzino de la tajvana grupo Wistron Infocomm Manufacturing en la antaŭurbo de Bengaluro. Videoj filmitaj surloke montras splititajn vitrojn kaj renversitajn veturilojn. Estis rompitaj ankaŭ kontrolkameraoj, lampoj kaj ventumiloj. Veturilo estis ekflamigita.  Lokaj mediatoj raportas, ke dungitoj plendis, ke ili ne estis pagitaj de kvar monatoj kaj devigataj efektivigi kromajn laborhorojn.  

Kuranta enketo 

«La situacio estas nun regata. Specialaj skipoj estis aranĝitaj por enketi pri tiu incidento», asertis dimanĉon la surloka polico aldonante, ke neniu estis vundita.

La kun-ĉefministro de la Ŝtato Karnatako, C.N. Ashwathnarayan, denuncis neutilajn perfortaĵojn kaj aldonis, ke lia registaro klopodos, ke klarigo estos «senprokraste» farita pri tiu afero.

«Ni certiĝos, ke la rajtoj de la laboristoj estu protektataj, kaj ke la ŝulditaj sumoj estos pagitaj».

Siaflanke, la grupo "Wistron" menciis, ke la «incidento estis kaŭzita de nekonataj personoj ekstere al la uzino, en kiun ili entrudiĝis kaj okazigis damaĝojn. Ni tute ne sciis pri iliaj intencoj». En komunikaĵo redaktita en la ĉina lingvo, la grupo aldonis, ke ĝi «engaĝiĝis respekti la lokajn laborleĝojn kaj ĉiujn aliajn pritemajn reglamentojn».                

Siaflanke, surloka sindikata respondeculo denuncis «la krudan troekspluatadon» de la laboristoj de la uzino. «La registaro de la Ŝtato permesas, ke la entrepreno ignoru la respekton de la fundamentaj rajtoj de la dungitoj», deklaris al la ĵurnalo "The Hindu" tiu sindikata respondeculo Satjanand, kiu uzas nur tiun nomon.

La uzino dungadas ĉirkaŭ 15 000 personojn, sed plejparte inter ili estas rekrutigitaj de portempaj agentejoj, laŭ la lokaj mediatoj. La laboristaj manifestacioj ne estas maloftaj en Barato, kie ili perlaboras malaltajn salajrojn kaj havas malmulte da socialaj rajtoj. 

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }