Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 décembre 2020 3 30 /12 /décembre /2020 22:23
Bildo: neniu virino mortu pro kaŝa abortigo

30/12/2020

Tio estas historia tago en Argentino. Pasintan merkredon, la argentina kongreso adoptis leĝon, kiu laŭleĝigas abortigon, post la baloto de la senatanoj favore al la teksto, kaj post pli ol dek du horojn da debato, anoncis la prezidentino de la Senato Cristina Kirchner.

Jam aprobita de la deputitoj la 11an de decembro, la teksto, kiu permesas abortigon ĝis 14 semajnoj da gravedeco, estis adoptita per 38 poraj voĉoj, 29 kontraŭaj kaj 1 sintenteno, post pli ol 12 horojn da debato.

Antaŭ la Senato, miloj da «poraj» defendantoj manifestis sian ĝojon post la baloto.

La por-abortigo, kunigitaj ĉirkaŭ la verda koloro, kondukis intensan kampanjon en la sociaj retoj.  Aparte la "Kampanjo por abortigo laŭleĝa, sekura kaj senpaga", kiu grupigas pli ol 300 virinajn organizaĵojn, jam tre mobilizitajn en 2018.

La kontraŭ-abortigo, ankaŭ tre mobilizitaj antaŭ la Senato, kriis antaŭ la baloto sloganojn kiel «Ni savas du vivojn».

La Katolika Eklezio kaj la evangeliismaj protestantoj, kiuj kontraŭis la tekston, lanĉis alvokon : «unuiĝi por petegi respekton kaj zorgon al la naskiĝonta vivo», kun tago de fasto kaj preĝo.          

La argentina papo Francisko, ĝis nun silentema pri la temo, publikigis mesaĝon en Tvitero, en kiu li substrekas, ke la «Filo de Dio naskiĝis forpuŝita por diri al ni, ke ĉiu forpuŝita persono estas infano de Dio. Li naskiĝis same kiel infano naskiĝas, malforta kaj delikata, por ke ni povu akcepti niajn malfortaĵojn kun tenereco».      

Kvankam li ne eksplicite partoprenis al la debato, la mesaĝo estis komprenita fare de la argentinaj amaskomunikiloj kiel rifuzo de la leĝo.

 

Centoj da miloj da kaŝaj abortigoj ĉiujare en Argentino 

Laŭ la registaro, inter 370 000 kaj 520 000 kaŝaj abortigoj estas praktikataj ĉiujare en la lando, kie loĝas 44 milionoj da personoj, kaj kie 38 000 virinoj estas hopitaligitaj pro komplikaĵoj dum kaŝaj abortigoj.

Post al adopto de tiu teksto pri laŭleĝigo, Argentino kuniĝas kun Kubo, Urugvajo, Gujano, kaj la Mesikŝtato, solaj lokoj kiuj permesas abortigon sen kondiĉoj en Latinameriko.

Samtempe, alia leĝprojekto, kiu kreas monhelpon dum «1 000 tagoj» estis unuanime adoptita de la 65 argentinaj senatanoj. Ĝi subtenas la patrinojn dum ilia gravedeco kaj dum la unuaj jaroj de la infano, cele al malpliigo de la abortigoj pro ekonomiaj kialoj.   

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }