/image%2F0553642%2F20201117%2Fob_51f100_ar-201119864.jpg)
17/11/2020
Dum la Nacia tago de sendependeco, miloj da ekstremdekstraj aktivuloj kolektiĝis en Pollando dum manifestacio tamen malpermesita. Apartamento, kiu elmetis sian subtenon al la GLATI-aj personoj per ĉielarka flago estis la celo de piroteknikaĵoj kaj ekflamiĝis.
La streĉiteco plu kreskas en Pollando. En Varsovio, pluraj miloj da ekstremdekstruloj marŝadis merkredon 11-an de novembro.
Tiu Nacia tago de sendependeco estis celebrita spite malpermeson de la municipaj aŭtoritatoj pro la Covid-19 pandemio. La manifestacio degeneris, kiam la homoj pasis antaŭ la balkono de apartamento, al kio estis kroĉita ĉielarka flago kaj porvirina flagrubando.
Sur video publikigita en la sociaj retoj, aktivuloj estas videblaj, kiuj ĵetas plurajn piroteknikaĵojn celantajn la apartamenton. Ili falis du etaĝojn pli suben kaj estigis incendion en la konstruaĵo. La fajrobrigadistoj sukcesis regi la flamojn, tamen gravaj damaĝoj okazis, laŭ la pola ĵurnalo Rzeczpospolita.
«Dio, honoro, patrio»
«Dio, honoro, patrio!», skandis la partoprenintoj, inter kiuj granda parto ne surhavis maskojn, laŭ la franca novaĵagentejo AFP. Eĉ la polico estis atakita de «grupoj da huliganoj». «Trudaj aranĝoj estis plenumintaj por restarigi leĝon kaj ordon» reagis la policistoj en Tvitero. 35 policaj oficiroj ŝajne estis vunditaj kaj tri aliaj plu estas ĉe malsanulejo, laŭ "Rzeczpospolita". La manifestaciantoj kulpintaj pri la incendio estas serĉitaj de la polico.
Ĉi-ĵaŭde, la organizantoj de la marŝado akuzis la policon, ke ĝi kulpas pri la eskalado de streĉitecoj. La prezidanto de la asocio, kiu organizis la marŝadon por la sendependeco postulis demision de la varsovia policestro.
Dum la marŝado, grupo ŝajne atakis policistojn per piroteknikaĵoj, petardoj, boteloj kaj pavimeroj. Rebate, la polico ŝajne uzadis plorigan gason kaj armilojn. Fotoĵurnalisto 74-jara estis vundita ĉe la vizaĝo.
La urbestro de Varsovio Rafał Trzaskowski (liberalulo de la Civitana Platformo) demandis: «Kie estas la kun-ĉefministro ŝarĝita pri sekureco? Ja li tute respondecas pri la eventoj sur la varsoviaj stratoj. Ja li rekte respondecas pri la kontrolo de la servoj», li skribis en Fejsbuko.