Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 novembre 2020 3 11 /11 /novembre /2020 22:12

11/11/2020

Pli ol 50 mozambikaj civiluloj estis senkapigitaj, pluraj el ili dismembrigitaj, dum nova terorisma atako en la provinco Cabo Delgado.

Nova mejloŝtono en abomenaĵo estis transpasita. Pasintan mardon 10an de novembro pluraj mediatoj, inter kiuj la portugallingva retejo Plataforma Media, la mozambika bulteno Media Fax aŭ la brita televidkanalo BBC raportis, ke  «pli ol 50 mozambikanoj estas senkapigitaj de teroristoj en Cabo Delgado». La faktoj, kiuj datiĝas de pasintsemajne jam estis raportitaj vendredon 7an de novembro fare de la mozambika novaĵretejo Pinnacle News.

Laŭ informoj kolektitaj surloke, «ekstremismaj aktivuloj islamismaj», aliĝintaj al la grupo Islama Ŝtato, kiuj agadas en tiu gasriĉa provinco de post 2017, atakis la distrikton Muidumbe per takbir-krioj por elpeli la loĝantaron, antaŭ ol provizi sin, incendii domojn kaj fuĝi.

La civiluloj kaptitaj estis kondukitaj al proksima futbal-tereno, estis tie senkapigitaj, kelkaj dismembrigitaj. Plejparte estis adoleskantoj ĵus cirkumciditaj, post partopreno al virmaturiĝa transiga rito. 

 

Jam unua sangoplena entrudiĝo en Tanzanio

Post tiu nova terura sturmo, Pinnacle News mencias la nombron de 51 viktimoj. Mediafax aldonas siaflanke, ke «akiri precizajn informojn estas malfacile» pro sabotado de la telefonretoj fare de la teroristoj. En intervjuo en Deutsche Welle, la germana elsendo-servo internacia, Luiz Fernando Lisboa, episkopo de Pemba, ĉefurbo de la provinco Cabo Delgado konfirmis, ke ja «senkapigoj okazis, sed precizigi la nombron de viktimoj neeblas».

Pasintan monaton, 300 el tiuj «islamismaj aktivuloj» disvastiĝis trans sia influzono de Cabo Delgado por plenumi grandan atakon sude de Tanzanio, en la urbo Kitaya, raportis la 19an de oktobro la ĵurnalo Carta de Moçambique. Pli ol 20 civiluloj kaj soldatoj estis senkapigitaj. La atencon prenis sur sin la branĉo Centra Afriko de la grupo Islama Ŝtato.

30/10/2020

Mozambiko: pro la ĝihadisma premo, miloj da mozambikanoj fuĝas «sinkantan» landon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/10/mozambiko-pro-la-gihadisma-premo-miloj-da-mozambikanoj-fugas-sinkantan-landon.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }