Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 novembre 2020 3 18 /11 /novembre /2020 22:12
Alexander NEMENOV / AFP

18/11/2020

Bildo: Post ses semajnoj da bataloj en Montara Karabaĥ, Azerbajĝano kaj Armenio subskribis akordon pri plena batalhaltigo la 9an de novembro. Kvin tagojn poste, unu el la unuaj teritorioj de Montara Karabaĥ estis kontrolita de Azerbajĝano. La loĝantoj malaperigas spurojn de sia pasado, kaj kunportas ĉion eblan kun si.  

Tio estas unu el la kialoj de la kolero esprimita sur la stratoj en Armenio kontraŭ la akordo, kiu ĉesigas la militon en Montara Karabaĥ. Tiu kialo estas multe elvokita en la lando per tiuj vortoj : «Azerbajĝano respondos pri neniuj el siaj krimoj». Rilate interalie al la bombadoj de civiluloj, kaj la uzado de fosfor-bomboj, du akuzoj ankaŭ esprimitaj de Bakuo kontraŭ la Armenianoj.

La uzado de fosforo kaŭzas tre gravajn kaj malfacile kuraceblajn vundojn por la homoj, kaj kiu meztempe kaj longtempe damaĝas profunde la medion.  

En Stepanakerto, homoj estas pli kaj pli multnombraj, kiuj ne plu trinkas kranakvon. En la ĉefurbo de Montara Karabaĥ, la homoj pli kaj pli aĉetas botelojn ĉe la vendejo por malsoifigi sin.

La armiloj eksilentis, sed la poluado lasita de la fosfor-bomboj en la arbaroj restados longtempe.

«La fumo de la fosforo lasas tujan efikon al la biosfero antaŭ ol disiĝi en la atmosferon, eksplikas Armen Muradyan, rektoro de la universitato pri medicino de Erevano. La bruligitaj arbaroj kaj teroj estas danĝero por la bestoj, ankaŭ por la plantoj, la arboj kaj arbetoj». 

«Plie, ne nur la zono celita suferas pri la bombadoj, sed ankaŭ la tuta ĉirkaŭaĵo. La bombaj splitoj povas disvastiĝi tre malproksimen, kaj multe da tempo necesas por reveni al la antaŭa stato».

Dismetitaj en la ruinaĵojn aŭ en la grundon, la splitoj de fosfor-bomboj povas «revigliĝi» semajnojn aŭ monatojn poste. Ili kaŭzas damaĝojn, ekde kiam ili kontaktas aeron.

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }