Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 novembre 2020 4 12 /11 /novembre /2020 22:13

12/11/2020

Lundon, la aŭtoritatoj de Kankuno en la Ŝtato Kintanaroo estigis indignon, ĉar ili uzis pafilojn por subpremi manifestacion kontraŭ virinmortigoj. Du ĵurnalistoj estis vunditaj per kuglo kaj du manifestaciantinoj atestis, ke ili suferis seksajn perfortojn fare de policistoj. La aŭtoritatoj akuzas sin reciproke. Aktivulinoj de la ĉefurbo kolektiĝis merkredon en Meksikurbo por denunci la gravecon de tiu represio.

Lundon en Kankuno la polico uzadis perforton senretene, kiel atestas la ĉi-suba video.

Ĉi-merkrede en Meksikurbo, aliaj aktivulinoj daŭrigis la mobilizadon por postuli ĉesigon de perforto kontraŭ virinoj kaj represio de la aŭtoritatoj.

«Ni manifestacias por Alexis, junulino kiu eliris el sia hejmo por vendi elektronikan cigaredon, kaj kiu estis trovita dismembrigita kelkajn tagojn poste, eksplikas Noémie Salinas, studentino. Kvankam la registaro voĉdonas leĝojn, la virinmortigoj senĉese kreskas.  Mi demandas min, ĉu mi estos la venonta?»

La aktivulinoj estis malpli ol cent en Meksikurbo, sed ili estis ĉirkaŭitaj per impona polica aranĝo. «Ili lanĉis grandan operacon kun ekscesa nombro de policistoj kaj ĉirkaŭbaris la tutan kvartalon. Nenio estas aranĝita por haltigi la virinmortigojn, la aŭtoritatoj ne vere luktas kontraŭ tiu problemo. Kiam ni manifestacias por denunci la problemon, ni estas atakitaj de la polico ! Mi opinias, ke ili estas tute superŝutitaj», ŝi opinias.

Ĉi-merkrede, dum la aktivulinoj manifestaciis por Alexis, alia virino estis malkovrite murdita en Kintanaroo. Averaĝe, pli ol dek virinoj estas murditaj ĉiutage en la lando.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }