Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 novembre 2020 4 05 /11 /novembre /2020 22:33
MARTIN ZWICK/REDA&CO/UNIVERSAL IMAGES GROUP/GETTY

05/11/2020

La glaciinsulo A-68A proksimiĝas danĝere al la insulo Suda Georgio.

Tio estas grava minaco por tiu brita teritorio proksime de Antarkto, kie vivas multaj bestoj.

«Tiu giganto de Antarkto ampleksas la saman dimension ol la insulo de la suda Atlantiko», t.e ĉirkaŭ 3 500 km2, aŭ superas la areon de Luksemburgo, anoncas BBC News. Tio estas bona maniero imagi la gravecon de la informo, ĉar la plej dika glaciinsulo de la mondo, apartigita de la glaciebenaĵo de Larsen en 2017, estas nur 500 kilometrojn for de la insulo Suda Georgio kaj direktiĝas rekte al ĝi laŭ la «iceberg alley», rakontas The Telegraph.

Se tiu glacio-giganto – kiu similas manon kun starigita montrofingro – daŭrigas sian irvojon kaj atingas sian cellokon, ĝi povus ligiĝi al la insulo dum deko da jaroj, alarmas la profesoro Geraint Tarling de la British Antarctic Survey (BAS) en la retejo BBC News. «Se tio okazus, la populacioj da sfeniskoj kaj fokoj, kiuj vivas tie, estus en granda danĝero», aldonas la brita publika mediato.

Katastrofaj konsekvencoj al la biodiverseco

La glaciinsulo malhelpus la bestojn atingi sian ĉasterenon kaj reveni ĝustatempe por nutradi siajn idojn, eksplikas The Times. La nuna periodo estas kriza por la idoj. «Se la gepatroj devas fari grandajn ĉirkaŭiradojn tio signifas, ke ili ne revenos ĝustatempe apud siaj idoj por malhelpi ilin morti pro malsato», substrekas Geraint Tarling. Jam en 2004, grundita glaciinsulo amasmortigis la insulan populacion de sfeniskoj.     

Sed ĉio ĉi ne ankoraŭ estas certa. La glaciinsulo povus kontentiĝi turni ĉirkaŭ la insulo antaŭ ol drivi norden al la pli varmaj akvoj, eksplikas siaflanke la profesoro Peter Fretwell, kartografiisto kaj prognozisto por la BAS. Helpo estis petita de la "Eŭropa Kosma Agentejo" por plibonigi la precizon de la bildoj kaj konsekvence de la prognozoj.

05/02/2019

Antarkto: «la glaĉero de la morto» perdis 14 miliardojn da tunoj da glacio en daŭro de 3 jaroj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/preview/51817892b1b0e8b52f91c4fe77e42986b1d68e0e

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }