Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 novembre 2020 1 09 /11 /novembre /2020 22:27

09/11/2020

Kunigita fare de la Interregistara Platformo scienca kaj politika pri la biodiverseco kaj la ekosistemaj servoj (IPBES) okaze de virtuala laborkunsido pri la rilatoj inter damaĝoj de la naturmedio kaj kreskado de la riskoj de pandemioj, la spertuloj opinias, ke eblas eviti «eraon de pandemioj», sed tio postulos drastan ŝanĝon de strategio.    

La Covid-19 estas almenaŭ la sesa monda pandemio de post la pandemio de gripo de 1918, kaj malgraŭ, ke ĝi ja havas sian originon en la mikroboj portataj de bestoj, same kiel ĉiuj pandemioj, ĝia ekapero estis tute nutrata de la homaj aktivecoj, indikas la raporto publikigita ĵaŭdon.

Laŭ taksadoj, 1,7 miliono da «nemalkovritaj» virusoj ekzistas ĉe la mamuloj kaj la birdoj – 850 000 inter ili ŝajne kapablas infekti la homojn. 

«Koncerne la kaŭzon de la pandemio de Covid-19 – aŭ de ĉiu moderna pandemio», nenia mistero ekzistas, deklaris Doktoro Peter Daszak, prezidanto de EcoHealth Alliance kaj prezidanto de la laborkunsido IPBES.

«La samaj homaj aktivecoj, kiuj kulpas pri la klimata ŝanĝiĝo kaj la perdo de biodiverseco nutradas la riskon de pandemio pro siaj efikoj kontraŭ nia medio. Ŝanĝoj en la maniero uzadi la teron ; etendiĝo kaj intensigo de agrikulturo ; nedaŭripovaj komerco, produktado kaj konsumado perturbas la medion kaj pliigas la kontaktojn inter faŭno, patogenaj agentoj kaj homoj. Tio estas la vojo al pandemioj» li aldonis.             

Necesas redukti la aktivecojn, kiuj kaŭzas perdon de biodiverseco 

La risko de pandemio povas esti tre malaltigita reduktante la homajn aktivecojn, kiuj nutradas la perdon de biodiverseco, pere de pli granda konservado de protektataj areoj kaj aranĝoj, kiuj malpliigas la nedaŭripovan ekspluatadon de la regionoj riĉaj je biodiverseco. Tio reduktos la kontakton inter faŭno, brutaro kaj homoj, kaj helpos preventi disvastiĝon de novaj malsanoj, indikas la raporto.

Laŭ la Doktoro Daszak, «ni havas kreskantan kapablon preventi la pandemiojn – sed la maniero per kio ni luktas kontraŭ ili hodiaŭ tute ignoras tiun kapablon». «Ni ĉiam kalkulas pri la provoj reteni kaj kontroli la malsanojn post ilia apero, danke al vakcinoj kaj terapioj. Ni povas eviti eraon de pandemioj, sed tio ja necesas krom reago, multe pli da atento al prevento», li diris.    

Laŭ la raporto, respondi al la malsanoj post ilia ekapero per aranĝoj de publika sano kaj teknologiaj solvoj, ekzemple en rapidaj koncepto kaj distribuado de novaj vakcinoj kaj terapioj, estas «malrapida kaj necerta vojo», kaj ege multekosta koncerne suferojn kaj ekonomiajn damaĝojn.

La spertuloj opinias, ke la kostoj de reduktado de la riskoj de pandemioj estas centoble malpli altaj ol la kosto de la respondo al tiuj pandemioj. Tio devus konsistigi «fortajn ekonomiajn instigojn por transformigaj ŝanĝoj», ili opinias.

https://news.un.org/zh/

https://www.youtube.com/watch?v=L9o0VuEyGBs

13/04/2020

La Covid-19 estas iksafoja zoonozo kaŭzita de la enmiksiĝo de la Homo en la biodiversecon (2/2)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/04/la-covid-19-estas-iksafoja-zoonozo-kauzita-de-la-enmiksigo-de-la-homo-en-la-biodiversecon-2/2.html

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }