Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 novembre 2020 6 28 /11 /novembre /2020 22:13
STR AFP

28/11/2020

Bildo: deko da junaj kubaj artistoj, rifuĝis dum dek tagoj en domo, provizita per telefonoj kaj interreta konekto. Pasintan ĵaŭdon 26an de novembro, ili postulis liberigon de unu el ili kaj denuncis la perfortan elpeladon, kiun ili suferis fare de policistoj. Kelkajn tagojn poste, plejparte el la arestitaj personoj sciigis en la sociaj retoj, ke li estas liberigitaj.

Pli ol 200 junaj kubanoj kolektiĝis ĉi-vendrede 27an de novembro antaŭ la ministrejo pri Kulturo kaj sukcesis aŭdiĝi kaj restarigi dialogon kun la Ŝtato. Tiu movado intervenas tagon post la elpelado fare de la aŭtoritatoj de kolektivo de artistoj, kiuj malsatstrikis.

Kiel diras juna reĝisorino, kiu kuniĝis kun la preskaŭ ducent artistoj kaj kreistoj antaŭ la ministejo pri Kulturo : «La evento, kiu estigis la movadon estas la elpelado la 26an de novembro vespere de membroj de la movado San Isidro. Tiuj ĉi malsatstrikis por postuli la liberigon de unu el ili, kondamnita je ses monatoj da malliberejo pro ofendego».

Sed la postuloj estas pli vastaj. Post pluraj horoj antaŭ la ministrejo, trideko da reprezentantoj de la sendependa kultura sektoro estis ricevitaj de la kun-prezidento, kaj sukcesis starigi la dialogon kun la aŭtoritatoj. «La ministejo ne plu povas aserti, ke ĝi ne konas la situacion de la sendependa arto en Kubo, deklaris la artistino Tania Bruguera. Li ne plu povas diri, ke ĝi ne konas la turmentadon, la persekutadon kaj la represion, kiuj ekzistas kontraŭ la sendependa arto en Kubo. Ili ne plu povas diri, ke ili ne scias».

 

Historia tago

Interne, la interparolado daŭris pli ol kvar horojn. Ekstere, centoj da junuloj kviete kolektitaj, sidantaj sur la stratoj kantis, diskutis kaj aplaŭdis ĉiujn dek kvin minutoj por aŭdiĝi en la konstruaĵo. En la ĉirkaŭaj stratoj, la polica aranĝo plifortiĝis kaj uzadis larmigajn gasojn kontraŭ tiuj, kiuj provis kuniĝi kun la movado antaŭ la ministrejo. Plejparte el tiuj junuloj manifestaciis por la unua fojo.

Sur la placego ekaperis tiam la tridek artistoj akceptitaj kiel herooj, inter kiuj la dramisto Yunior Garcia. «Tio, kio okazis hodiaŭ, estas historia en nia lando! Li vigle deklaris. Ŝajne, ni povas esti optimismaj, ĉar ni komencas nun novan dialogon, en kio estos respektataj niaj malsimilecoj».

Tiu tago kaj nokto da protestadoj, streĉiteca, finiĝis en patriota spirito kaj per la nacia himno.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }