/image%2F0553642%2F20201104%2Fob_7a57fa_5e4eae1144ff9.jpeg)
04/11/2020
La 26-an de oktobro, morto-minacoj estis senditaj al la 25 membroj de la Ekzekutiva komitato de la FECODE, kolombia Federacio de la Laboristoj de edukado (Federación Colombiana de Educadores), al la prezidento de la sindikata konfederacio CUT kaj al la eks-instruisto kaj gvidanto de la FECODE. La minacoj esprimiĝis per morto-krono, surhavanta la vortojn «Pace ripozu». Ankaŭ dek ses kandeloj kaj dek ses nekrologiaj noticoj menciantaj la nomon de ĉiu sindikata gvidanto celita estis liveritaj ĉe la hejmo de Carlos Rivas, sekretario pri la juraj aferoj de la FECODE.
Tiuj minacoj sekvas la naciskalajn agojn kondukitajn de la sindikatoj por fronti la socian, sanitaran, edukatan kaj ekonomian krizon, kion spertas la lando. La FECODE kondukas ankaŭ iniciaton celantan promocii la lernejojn kiel pacan teritorion (territorios de paz) pere de komunumaj dialogoj.
La FECODE kaj la Escuela Nacional Sindical registris 6 119 malobservojn pri rajto al vivo, fizika integriĝo, kaj libereco de la sindikataj instruistoj en Kolombio inter 1986 et 2016. Inter tiuj malobservoj, oni nombras 990 murdojn, 78 truditajn malaperojn kaj 49 atencojn, pli ol 3 000 minacojn kaj pli ol 1 500 truditajn delokojn.
La aranĝoj deciditaj de la aŭtoritatoj por igi la laborhorojn flekseblaj, redukti la efikojn de la kolektivaj intertraktadoj kaj la rajton al striko, duobliĝis per sistema kampanjo de kalumniado kaj malamo en la sociaj retoj, celanta la FECODE por provi silentigi la instruistojn kaj ties sindikatojn.
/image%2F0553642%2F20201104%2Fob_b2efcf_sb5gpzxjmntep4tzkslkelly.png)
Retmesaĝo
Preskaŭ 1 000 sindikataj instruistoj estis mortigitaj en Kolombio kaj la timigo-kulturo daŭras. La aŭtoritatoj respondecas pri la garantio de tujaj sekurecaj aranĝoj por la tuta direkcio de la FECODE, kaj ĉiuj sindikataj kaj sociaj gvidantoj kaj aktivuloj en Kolombio, kiuj plenumas siajn rajtojn esprimi siajn opiniojn, manifestacii kaj organiziĝi por defendi la publikan sistemon pri edukado.