Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 novembre 2020 5 06 /11 /novembre /2020 22:47
Raneen Sawafta/Reuters

06/11/2020

Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, tio estas la plej granda operaco de detruado kondukita de Israelo en okupaciata Cisjordanio de antaŭ pli ol kvar jaroj. Ĉirkaŭ 70 strukturoj, kiuj apartenas al palestina beduena komunumo vivanta en Homsa al-Baqia, en la Jordana valo, estis detruitaj mardon 3an de novembro fare de la israela armeo. Laŭ la humanitara novaĵagentejo de UN, tia detruado kreskis en 2020 kompare kun la antaŭaj jaroj.

La operaco lasis pli ol 70 personojn, inter kiuj 41 infanojn, sen daŭraj hejmoj. Tiu populacio estas markita de tia grandampleksa operaco, opinias Isabella Tion, respondeculino pri la mensa sano ene de la organizaĵo "Kuracistoj sen Landlimoj-Francio", kiu helpas tiun komunumon.

«Unua traŭmato estas ĉeesti tiun perforton. Poste, ekzistas traŭmato ligita al la necerteco pri estonto. Ili timas, ke tio ripetiĝu». Ni kolektis multajn atestojn: la homoj diris al ni: «eĉ se ni rekonstruas nun, ni preskaŭ certas, ke aliaj detruadoj okazos», ŝi eksplikas.

 

«Israelo havas multajn ekskuzojn por konduki tiun politikon» 

Laŭ la israela armeo, tiu komunumo estis instalita en paftereno, kaj ilia ĉeesto ĉi tie estis do kontraŭleĝa. Ĝi pravigas sian operacon per «operacaj konsideroj», kiujn ĝi rifuzas detaligi. Sed la argumento estas nur preteksto, laŭ Hagaï El Ad, aktivulo ĉe la organizaĵo de defendo de Homaj rajtoj B’Tselem. Laŭ li, tio estas Ŝtat-politiko, kiu celas deloki la Palestinanojn, kiuj loĝas en la Zono C, parto de Cisjordanio tute regata de Israelo.

«Israelo havas multajn ekskuzojn por konduki tiun politikon de trudita deloko, kiu estas militkrimo. Unu el ili estas deklari la lokon pafteritorio, alia estas deklari ĝin natura rezervejo aŭ publika tereno. Fakte, la rezono estas inversigita. Montru al mi la Palestinanojn, kiujn vi volas forpeladi de la Zono C, kaj Israelo elpensos la taŭgan ekskuzon, kiu pravigos tiun agon», li konfidas.

UN elvokas siaflanke «diskriminacian politikon» de Israelo en la atribuado de konstru-permesiloj en Cisjordanio. Kaj ĝi maltrankviliĝas pro la kreskado de detruadoj de palestinaj infrastrukturoj en 2020: ĝi censis de ili 689, kio estas rekordo de post 2016.     

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }