01/11/2020
La evento okazis la 4an de novembro 1995. la Ĉefministro Jicĥak Rabin, fervora defendanto de pacprocezo kun la Palestinanoj, estis mortigita per tri kugloj pafita de juda ekstremismulo post politika mitingo por paco kore de Tel-Avivo. 25 jarojn poste pro la pandemio, parto de la memorfesto estis nuligita. Sed laŭ la israela maldekstro, la simileco kun la nuna politika situacio en Israelo estas evidenta kaj danĝera.
Kolektiĝo estis organizita alvoke de la movado «Pacon nun» placo de Sion kore de Jerusalemo precize, kie antaŭ 25 jaroj – t.e monaton antaŭ la murdo de Jicĥak Rabin -, Benjamin Netanjahu tiam ĉefo de la opozicio alparolis la homamason.
«25 jarojn poste, bedaŭrinde, plu ekzistas malamo, provo de Netanjahu ataki ĉion, kio kontraŭas lin, ataki demokration kaj pacon, denuncas Irena, aktivulino de la pacmovado. Mi estas tie, ĉar mi estas ege maltrankvila».
Pli grava ol en 1995
La manifestaciantoj poste paŝadis ĝis la rezidejo de la Ĉefministro Netanjahu por kuniĝi kun la miloj da personoj, kiuj ĉi-loke manifestacias ĉiusemajne.
Laŭ Nava, alia manifestaciantino, la situacio estas eĉ pli grava ol en novembro 1995. «Rigardu, la politika perforto estas ĉie, ŝi alarmas. Eblas, ke homo estu mortigita. Tute eblas!»
Denove ĉi-semajne en Jerusalemo kaj Tel-Avivo, pluraj kazoj de perforto okazis kontraŭ manifestaciantoj. La polico efektivigis multajn arestadojn. De post la komenciĝo de la jaro, Israelanoj manifestacias por postuli la demision de la Ĉefministro. La movado estis iniciatita de la kontraŭ-koruptaj aktivuloj, dum la ĉefo de la registaro estas juĝata en tri malsamaj aferoj, kaj ke lia administrado de la lando kaj de la sanitara krizo estas kritikata.
/image%2F0553642%2F20201101%2Fob_b5be93_jeruzalemmapo.jpg)