/image%2F0553642%2F20201108%2Fob_b49198_gettyimages-180961156.jpg)
08/11/2020
Tiu advokatino estis kondamnita je 12 jaroj da malliberejo, ĉar ŝi defendis virinon, kiu manifestaciis kontraŭ la devigo farita al la Irananinoj surhavi vualon.
Nasrin Sotoudeh povos portempe frekventi denove siajn proksimulojn. La irana advokatino kaj defendantino de Homaj rajtoj, kondamnita je 12 jaroj da enkarcerigo en 2019, akiris elirpermeson, raportis la oficiala novaĵagentejo de la Jura aŭtoritato sabaton la 7an de premio Sakharovnovembro.
En oktobro, UN petis ŝian liberecon, kaj la liberecon de aliaj enkarcerigitoj, konsiderataj kiel politikaj malliberuloj, kiuj ne estis liberigitaj same kiel aliaj pro la epidemio de la nova kronviruso.
Malsatstriko interrompita pro sanproblemoj
La aktivulino, kun-laŭreatino de la aljuĝita de la Eŭropa parlamento, estis kondamnita en 2019 je 12 jaroj de malliberejo, ĉar ŝi defendis virinon arestitan, ĉar ŝi manifestaciis kontraŭ la devigo farita al la Irananinoj surhavi vualon.
Ĝis antaŭnelonge, ŝi estis enkarcerigita en la prizono de Evine, norde de Teherano, kun aliaj politikaj malliberuloj, inter kiuj ĉeestis la franca esploristino Fariba Adelkhah, liberigita komence de oktobro, kaj devigita surhavi elektronikan brakringon.
En oktobro, ŝi estis translokita en la malliberejo de Qarchak situinta pli ol 30 kilometrojn sude de la ĉefurbo, dum ŝia familo insistis, ke ŝi estu hospitaligita. Laŭ ŝia edzo, sanproblemoj kondukis la aktivulinon 57-jaran, ĉesigi malsatstrikon, kiu daŭris pli ol 45 tagojn, komencitan por akiri la liberigon de la politikaj malliberuloj dum la epidemio.
Letero de Nasrin Sotoudeh
7 novembro 2020
Karaj amikoj kaj aktivuloj pri Homaj rajtoj,
Danke al via amikeco kaj subteno, mi akiris elirpermeson kaj povas kuraci min. Ĉiun tagon, kiun mi trapasos ekstere de la malliberejo, mi daŭre atendos la liberigon de la politikaj malliberuloj.
Mi volas esprimi mian viglan dankemon al ĉiuj naciaj kaj internaciaj organizaĵoj, en Irano kaj eksterlande, al la advokataro de pluraj landoj, kaj al multaj famuloj – artistoj, verkistoj, politikaj virinoj kaj viroj, aktivuloj pri Homaj rajtoj -, al la amaskomunikiloj kaj fine al miaj karaj kolegoj el la tuta mondo.
Mi laŭte deklaras: la politikaj malliberuloj ĉerpas en via amikeco kaj via subteno la forton vivteni sin.
Kun espero pri liberigo de ĉiuj politikaj malliberuloj.
Nasrin Sotoudeh
7 novembro 2020
/image%2F0553642%2F20201108%2Fob_4d2024_iran-location-rarobio-1.jpg)
/image%2F0553642%2F20201108%2Fob_4a5ee0_ob-3dac0c-1329915-000-1hh6zbjpg.jpg)