Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 novembre 2020 1 30 /11 /novembre /2020 22:34
EFE/Emilio Naranjo/MAXPPP

30/11/2020

La familioj, kiuj vivas en tiu ladurbo de Madrido ne plu havas elektron de antaŭ du monatoj.

«Tio estas honto» 

Por Saida, la suno estas la sola lumfonto, ĉar noktiĝinte, ja per kandeloj ŝi prilumas sian hejmon.

Ŝi aparte maltrankviliĝas pro sia trijara filino, kiu suferas je pulma malsano. Ŝi bezonas medicinan asiston, kaj eĉ pli grave elektron:

«Tio estas honto por mia filino, mi spertas senpovecon kaj koleron. Se ŝi plu vivas hodiaŭ, estas danke al elektro. Ŝi havas aparaton, kion ŝi devas utiligi, kiam ŝi malbone sukcesas spiradi».  

Saida vivas en Hispanio de antaŭ 25 jaroj. Ŝi asertas, ke la socialaj servoj tute ne helpas ŝin. «Lastfoje, ili diris al mi: mi konas vian situacion, vi ne plu bezonas veni. Se via filino malsaniĝas, iru al la malsanulejo».

Kazo de urba ekskludo

Ŝi loĝas en la malriĉa kvartalo de Cañada Real, konsiderata kiel unu el la plej vastaj ladurboj de Eŭropo. Preskaŭ 8 000 personoj estas tie instalitaj sur tereno 16 kilometrojn longa.    

«Ni frontas ĉi tie kazon de urba ekskludo. Tiu kvartalo ne havas aliron al la servoj. Ĝi estas linia kvartalo, multaj sektoroj de la Cañada Real ne havas servojn apud siaj hejmoj», substrekas Laura Gil, kunordigantino de la programo pri sociala interveno.

De post la elektra interrompo, la polico kondukas surprizajn entrudiĝojn en la areon. Laŭ la regiona registaro, la enhejma kulturo de mariĥuano ŝajne estigis troŝargon de la elektro-reto. Kia ajn estas la kaŭzo, patrinoj kiel Saida tutsimple bezonas rehavi elektron. «La homoj turnas la dorson, kiam oni bezonas ilin», ŝi diras.

Laŭ Carlos Marlasca, ĵurnalisto en Madrido : «En 2017 la naciaj, lokaj, kaj regionaj administroj subskribis akordon por trovi solvon por la loĝantoj de la Cañada Real. Tri jarojn poste, la plej bazaj bezonoj de la personoj, kiuj vivas ĉi tie, ne ankoraŭ estis kontentigitaj».   

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }