/image%2F0553642%2F20201102%2Fob_5324c7_kanario.jpg)
02/11/2020
En la hispana arkipelago Kanarioj, 12 000 migrantoj alvenis de post la jarkomenciĝo per improvizitaj boatoj kaj preskaŭ 5 000 nur en oktobro. Viroj, virinoj kaj infanoj provas tiun danĝeran marveturadon forirante de Maroko aŭ sub-sahara Afriko. La alveno en Kanarioj estis por kelkaj tiel aflikta kiel la marveturado: dek duo gepatroj estis fakte apartigitaj de siaj infanoj dum pluraj semajnoj.
Bintou Camara tutkore rigardas sian 3-jaran filinon, kiu senzorge ludas pilkon. Sceno banala sed grandvalora, pri kio ŝi estis senigita dum du monatoj, post ŝia alveno sur la insulo Fuerteventura, en Kanarioj. Ni trapasis tri tagojn ĉe la policejo kaj la tria tago la infanoj estis apartigitaj de ni, ŝi eksplikas. Kaj ni ne vidis ilin dum du monatoj. Ŝi perdis dormon kaj apetiton.
Du monatojn sen vidi sian filinon, sen eksplikoj de la hispanaj aŭtoritatoj. Ili nur sciis, ke ekzamenoj DNA estas efektivigitaj por kontroli ilian familian ligilon. Dek dua similaj kazoj estis denuncitaj.
La aranĝo ŝajne celas eviti ŝakradon de infanoj, ĉar pluraj kazoj estis menciitaj pasintece.
«Ili ne vojaĝas kun siaj gepatroj, ili estas utiligitaj, kaj tion ni ne povas toleri. Sed ni komprenis, ke aliaj metodoj ekzistas, malpli agresemaj, malpli dolorigaj, malpli kostaj kaj malpli traŭmataj por la neplenaĝuloj, tio estas respekto de la ligiloj inter adoltoj kaj infanoj. Pro tio ni malfermis du centrojn», eksplikas Raul Baez, advokato ĉe la hispana Ruĝa Kruco bazita en Granda Kanario.
Du centroj instalitaj de la Ruĝa Kruco ĵus malfermiĝis, kie adoltoj akompanataj de infanoj estas akceptitaj dum la tempo kontroli ilian familian ligilon.
/image%2F0553642%2F20201102%2Fob_95a995_6045-las-palmas-de-gran-canaria-locato.jpg)