/image%2F0553642%2F20201127%2Fob_a2d81a_290c793ed0d4b9319829b3eedc9b4.jpeg)
27/11/2020
La videoj montras la direktoron de Black Gold Corp Studios draŝitan de tri policistoj de la 17a distrikto de Parizo. La IGPN estis pritaskita kaj la prokuroro de Parizo petas enketon «kiel eble plej rapidan».
La bildoj estas perfortaj kaj povas ŝoki. Ili estis filmitaj de la prigardaj kameraoj de la pariza muzikproduktisto nomita Michel, nigrulo draŝita de tri policistoj en sia sonregistrejo. Pasintan ĵaŭdon 26an de novembro, ili estis diskonigitaj fare de Loopsider. La ministro pri internaj aferoj petis «de la polica prefekto, ke ili eksigu prevente la koncernatajn policistojn» ekde tiu tago.
La faktoj okazis la 21an de novembro, ĉirkaŭ la 19h40, laŭ la enketo de "Loopsider". Ĉar la direktoro de "Black Gold Corp Studios" ne surhavis maskon ĉe la enirejo de sia lokalo, la policistoj eniris silente post li, en lian sonregistrejon, kiel detaligas la ĵurnalisto. Manoj tiris lin malantaŭen. La bildoj montras la policistojn provante elirigi lin. «Ĉi-momente, mi timas. Mi demandas min, kio okazas», rakontas Michel.
La policistoj kaptas lin perforte. Li provas alarmi preterpasantojn. «Tio okazas tiel rapide, ke mi demandas min, ĉu ili estas veraj policistoj», li mencias. Unu el la tri viroj fermas la pordon. La batoj pluvas.
Unua video: https://www.youtube.com/watch?v=W7ROH0-c3Bs
«Eble mi vivas mian lastan tagon»
Akuzitaj, ke ili eldiris rasismajn insultojn, kiel «fia nigrulo», la agentoj agresis ankaŭ junajn artistojn, inter kiuj neplenaĝulon, kiuj ĉeestis en la lokalo. En la unua versio de la agentoj, tiuj ĉi asertis, ke la muzikproduktisto provis kapti ilian armilon, ke li frapis ilin kaj ke pro tio ili alvokis helptaĉmenton (Dua video).
La videoj tute dementas la dirojn de la policistoj.
https://www.huffingtonpost.fr/entry/violences-policieres-video-loopsider_fr_5fbf67f3c5b68ca87f81b49a
Dua video: https://www.youtube.com/watch?v=mfqoQnwcUoM
/image%2F0553642%2F20201127%2Fob_599210_image-0553642-20201124-ob-d7adda-06d16.jpeg)
24/11/2020
Francio: migrantoj estis perfortitaj centre de Parizo: «klabo ne estas respondo al mizero»
/image%2F0553642%2F20201127%2Fob_21f883_ob-aa8a3e-991243-libe-aulnaysbois-019.jpg)