Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 novembre 2020 7 29 /11 /novembre /2020 16:48
AFP/Gabrielle Cézard

29/11/2020

Ameer al Halbi, interalie konata, ĉar li raportis pri la milito en Alepo, estis vundita per klabobatoj. Lia nazo estis rompita kaj lia brovarko fendita.     

"Raportistoj Sen Landlimoj" (RSL) denuncis sabaton «netolereblajn» policajn perfortojn kontraŭ siria fotisto, vundita dum la manifestacio kontraŭ leĝteksto nomita «ĝenerala sekureco», kaj la policajn perfortojn en Parizo. La franca novaĵagentejo AFP siaflanke petis polican enketon. Kunlaboranta kun Polka-magazino kaj AFP, Ameer al Halbi, 24-jara, kiu raportis pri la manifestacio placo de la Bastille kiel sendependa ĵurnalisto, «estis vundita ĉe la vizaĝo per klabobatoj», asertis en Tvitero Christophe Deloire,  ĝenerala sekretario de RSL.

«Nia tuta solidareco iras al Ameer Al Halbi. Tiuj policaj perfortoj ne estas tolereblaj. Ameer foriris de Sirio kaj rifuĝis en Francion, same kiel pluraj aliaj siriaj ĵurnalistoj. La laŭdirite lando de la Homaj rajtoj ne minacu sed protektu ilin», ankaŭ mesaĝis en Tvitero Christophe Deloire.

Li ankaŭ enretigis lian foton, kun kapo bendita, kaj nazo plu sangoplena, sur lito en malsanulejo. Tiu foto estis efektivigita de Gabrielle Cezard, sendependa fotoĵurnalistino. Ŝi troviĝis apud li, kiam la polico sturmis en strateto.   

 

«Li estas tre perturbita psikologie» 

«Ni estis rekoneblaj kiel fotistoj kaj ĉiuj premitaj kontraŭ muro. Ni kriis "Ĵurnalistoj! Ĵurnalistoj!" Estis ĵetado de objektoj flanke de la manifestaciantoj. Tiam la polico sturmis, klabo enmane», ŝi rakontis. «Ameer estis la sola fotisto, kiu surhavis nek kaskon, nek brakrubandon. Mi ne plu vidis lin, kaj poste retrovis lin ĉirkaŭita de homoj, kun la vizaĝo tute sangoplena kaj ĉirkaŭvolvita per bandaĝoj», ŝi asertis.    

«Li estis psikologie tre perturbita, li ploris kaj diris: mi ne komprenas, kial foti estas malbona ago», aldonis la fotistino.  

Foto: © Ameer Al Halbi / AFP.

13-a horo, la 11an de septembro 2016. La ribela kvartalo Salihin, norde de Alepo, en Sirio, ĵus estis bombita de la armeo de Baŝar Al-Asad. La batalhalto ruso-usona estis antaŭvidita tagon poste.

13/12/2016

Sirio: en Alepo, la civiluloj atendas la morton

« Mi atendas morton aŭ forkapton de la reĝimo de Baŝar Al-Asad… Preĝu por mi kaj memoru pri ni. »

Tiu mesaĝo estis sendita de la fotisto Ameen Al-Halbi en "Fejsbuko", lundon 11an de decembro, kaj tradukita de Vice News.  La fotisto troviĝis en Alepo, kiam la registaraj fortoj denove preskaŭ kontrolis la urbon, post kvar semajnojn da ofensivo.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/12/sirio-en-alepo-la-civiluloj-atendas-la-morton.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }