Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 novembre 2020 1 23 /11 /novembre /2020 22:08
Ezra Acayan / Getty Images Via AFP.

23/11/2020

La filipina arkipelago estas aparte vundebla fronte al la tifonoj, kiuj pli kaj pli rapide sin sekvas. Ĉi-jare, la lando suferis 21 tempestojn, kies plej freŝdata Vamco okazigis 73 viktimojn kaj kaŭzis milionojn da eŭroj da damaĝoj.

«En daŭro de kelkaj horoj, vastaj partoj de Luzono, la ĉefa insulo de Filipinoj estis inunditaj de rekordaj tromboj kaŭzitaj de la trapasado de la tifono Vamco», substrekas la singapura ĵurnalo The Straits Times.

Riveroj eliĝis el siaj fluejoj, terglitoj detruadis vilaĝojn kaj rizkampojn. La plej granda parto de la ĉefurbo Manilo estis inundita de kota akvo, kiu en kelkaj lokoj atingis la tegmentojn, detaligas la ĵurnalo.        

La 12an de novembro, semajnon post la trapasado de la tifono je «potenco neatendita», multaj personoj en la tuŝataj zonoj estas taskitaj pri purigado, rekonstruado kaj funebro pro la malaperintoj.

La tempesto okazigis 73 viktimojn. Kvar milionoj da personoj estis tuŝitaj, laŭ la "Centro pri administrado kaj reduktado de la katastrofoj", mencias la ĵurnalo.

 

21 tempestoj en 2020 

Vamco estas la 21-a tempesto, kiu tuŝas la landon ĉi-jare. «Ĝi tuj sekvis la uraganon Goni, unu el la plej potencaj tempestoj registritaj de antaŭ jaroj kun ventoj, kiuj superis 300 kilometrojn hore». Goni okazigis la morton de 26 personoj kaj trudis pli ol milionon da personoj fuĝi el siaj hejmoj.   

Filipinoj kutimas pri tempestoj, sed ĉi-jare, la sezono estas aparte detrua, rimarkas "The Straits Times".

Kutime, la sezono de la tifonoj komenciĝas en junio kaj finiĝas en novembro. De kelkaj jaroj, tio ŝanĝiĝis, la plej perfortaj tuŝas la landon fine de la jaro.

La ĵurnalo memorigas, ke la tifono Haiyan frapis la centron de Filipinoj en novembro 2013, kaŭzante la morton de 7 300 personoj.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/12/filipinoj-kristnasko-fusita-de-tifono.html

La trapasado de Vamco estigis damaĝojn al la infrastrukturoj, kies kosto estis taksita je 150 milionoj da eŭroj. 140 000 personoj plu estas akceptitaj en la 723 Centroj de evakuado, substrekas "The Straits Times".

14/10/2020

La naturaj katastrofoj duobliĝis en daŭro de 20 jaroj pro la klimata varmiĝo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/10/la-naturaj-katastrofoj-duobligis-en-dauro-de-20-jaroj-pro-la-klimata-varmigo.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }