Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 novembre 2020 6 14 /11 /novembre /2020 22:17

14/11/2020

Vendredon 13an de novembro, Honduro, Gvatemalo kaj Nikaragvo komencis evakuadon de la loĝantoj pro la minaco de dua ciklono en daŭro de du semajnoj.

La tropika tempesto plifortiĝis sur la varma akvo de la Karaiba maro, kaj minacas areojn kaj loĝantojn jam damaĝintajn.  

Iota sekvas la saman irvojon ol la ciklono Eta kaj povus fariĝi uragano je 2a aŭ 3a kategorio sur skalo de 1 ĝis 5, antaŭ ol atingi la karaiban marbordon norde de Nikaragvo, laŭ la "Nacia Centro de la Uraganoj" (NCU).

La klimata ŝanĝiĝo kaj la industrilandoj estas akuzataj 

La prezidento de Gvatemalo akuzis vendredon la industrilandojn asertante, ke ili kulpas pri la katastrofoj kaŭzitaj de la klimata ŝanĝiĝo, kiu damaĝas la regionon.

Okaze de kunveno en Gvatemalurbo kun sia samrangulo de Honduro, Juan Orlando Hernandez, Giammattei postulis de la industrilandoj, ke ili «respondecu» pri «la damaĝoj, kiujn ili suferigas al la klimato», kaj kies konsekvencoj frapas la vundeblajn landojn, kiel tiujn de Centra Ameriko.   

Ekde lundo 16a de oktobro, Giammattei kaj Hernandez petos monhelpon de la "Centr-Amerika Banko pri Ekonomia Integriĝo" (CBEI). Ili esperas, ke tiuj pruntoj ne pezos sur la publika ŝuldo de ambaŭ landoj. Ambaŭ Ŝtatestroj alvokis siajn samrangulojn de Nikaragvo Daniel Ortega kaj de Salvadoro Nayib Bukele, ke ili asociiĝu al iliaj klopodoj.

La prezidento Hernandez ankaŭ anoncis, ke ili petos monhelpon de la «verda fonduso por la klimato», de la "Interamerika Banko por Disvolviĝo" (IBD) kaj de la "Monda Banko" (MB). 

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }