Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 novembre 2020 5 20 /11 /novembre /2020 22:14

20/11/2020

Komence de la pandemio, la surlokaj interkomunikiloj de San-Paŭlo raportis la voĉojn de la frontliniaj laboristoj, kiuj denuncis neregulaĵojn kaj malobservadojn pri bazaj normoj rilate al sano kaj sekureco. Tio kondukis al ĝeneraligita infektado de la laboristoj en malsanulejoj, interalie la sanprofesiuloj, la purigistoj, la prizorgaj kaj sekurecaj agentoj. La respondo de la municipa sekretario pri sano estis limigi la aliron de la ĵurnalistoj al la informoj kaj identigi kaj puni la laboristojn, kiuj alparolis la mediatojn. En senprecedenca kaj senbaza reprezalio, kvin sanprofesiuloj estis delokitaj al malproksimaj laborlokoj pretekste de urĝa stato.

Kuniĝu kun la SINDSEP en ĝiaj postuloj por la respekto de la sanprofesiuloj, la fino de la kontraŭ-sindikataj praktikoj kaj la travidebleco en la administracio responde al la pandemio.

Retmesaĝo 

Mi petas de la municipaj aŭtoritatoj de San-Paŭlo, revenigi Serilene Dias dos Santos, Gillton de Oliveira, Leonardo Conceição Nunes kaj Cicero da Silva Sales al la municipa malsanulejo Carmino Carricchio, pli konata sub la nomo Hospital do Tatuapé. 

Tiuj profesiaj flegistoj estis viktimoj de persekutado kaj kontraŭ-sindikataj praktikoj per «nepetita delokigo», bazita sur la ordonoj 536, 537, 538, 540 kaj 541, publikigitaj en la Oficiala registro de la urbo San-Paŭlo la 25an de aprilo 2020.  

PPeço às autoridades municipais de São Paulo a concessão de retorno ao Hospital Municipal Dr. Cármino Caricchio, mais conhecido como Hospital do Tatuapé, das/os trabalhadoras/es Serilene Dias dos Santos, Gillton de Oliveira, Leonardo Conceição Nunes e Cicero da Silva Sales, profissionais de enfermagem que foram vítimas esse ano da perseguição e prática antissindical de remoção 'ex officio', por meio das portarias 536, 537, 538, 540 e 541, publicadas em Diário Oficial da Cidade, no dia 25 de abril de 2020, *e republicadas em 28 de abril de 2020 https://www.prefeitura.sp.gov.br/cidade/secretarias/upload/turismo/28_04_2020.pdf *.

https://www.youtube.com/watch?v=AMzmhTXUX-c

Partnerece kun SINDSEP, la sindikato de la municipaj laboristoj de San-Paŭlo

kaj la Internacio de la Publikaj Servoj, ilia Internacia Federacio, kiu kunigas 700 sindikatojn reprezentantajn 30 milionojn da laboristoj en 154 landoj.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }