Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 novembre 2020 6 21 /11 /novembre /2020 22:14
SILVIO AVILA / AFP

21/11/2020

Tagon antaŭ la Tago de la Nigra konscienco, feritago en multaj brazilaj urboj, João Alberto Silveira Freitas, nigrulo 40-jara estis draŝita ĝismorte fare de gardistoj de superbazaro en Porto-Alegro. Sed laŭ la kun-prezidento Hamilton Mourão, «rasismo ne ekzistas en Brazilo».

Ĵaŭdon la 19an de novembro, João Alberto Silveira Freitas, nigrulo 40-jara mortis post draŝado fare de gardistoj en superbazaro Carrefour de Porto- Alegro, sude de Brazilo.

Laŭ la ĵurnalo Folha de S. Paulo, la dramo kaŭzis viglan emocion en la lando. Videoj, kiuj montras la draŝadon kaj la intervenon de sukuristoj disvastiĝis en la sociajn retojn, kaj estigis mobilizadon de kontraŭ-rasismaj aktivuloj. 

La draŝado ŝajne okazis post kverelo inter la viktimo kaj dungitino de la superbazaro. Laŭdire, tiu ĉi alvokis la sekurecajn agentojn, kiuj kondukis «Beto» Freitas-n ĝis la parkejo de la magazeno, kie ili batis lin ĝismorte.

Laŭ la aŭtoritatoj, la gardistoj metis sian tutan pezon sur la dorson de la viktimo. Tia korpo-blokado «igas la spiradon malfacila», mencias la Folha.

Laŭ la brazila ĵurnalo, la kun-prezidento Hamilton Mourão bedaŭris la dramon sed deklaris, ke laŭ li la eventon ne kaŭzis rasismo:

«Laŭ mi en Brazilo, rasismo ne ekzistas. Kelkaj volas importi tiun ideon tien, sed ĝi ne ekzistas. Mi diras tion tute trankvile, rasismo ne ekzistas […]. Mi diras tion, ĉar mi vivis en Usono. Tie ja estas rasismo».            

Tiuj deklaroj havis des pli da eĥo, ke Brazilo celebris pasintan vendredon 20an de novembro, la "Tago de la nigra konscienco", mencias la brazila ĵurnalo. Mourão substrekis, ke la sekureca teamo de la superbazaro ne estas «profesie preparita» kaj aldonis, ke laŭ li la problemo de Brazilo ne estas rasismo sed malegalecoj:

«Tio ja ekzistas en nia lando. Ni spertas ĉi tie gravajn neegalecojn […] kaj plejparte el la plej malriĉaj […] estas nigruloj».

Tiun opinion ne dividas la patro de João Alberto Silveira Freitas. Pridemandita de la ĵurnalo de San-Paŭlo, li elvokis «rasisman eventon»:

«Sufiĉas vidi la perforton de la agreso. Mia unua demando estas : «Ĉu li ŝtelis ion? Se ne, kial li estis agresita? kaj kial li estis agresita de gardistoj tiel perforte?».        

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }