/image%2F0553642%2F20201116%2Fob_549fde_4606.jpg)
16/11/2020
Vendredon la 13-an de novembro, la polico arestis 42 sindikatajn aktivulojn, kiuj vizitis muzeon omaĝe al Tadeusz Kościuszko. Inter ili troviĝas partoprenintoj al la striko, kiu okazis en la uzino JSC Belaruskali. Elirante el la muzeo, ili estis ekviditaj de la polico, dum ili portis la blanka-ruĝa-blankan flagon de Belorusio. Inter la personoj arestitaj troviĝas kelkaj el la sindikataj gvidantoj liberigitaj kelkajn tagojn antaŭe. La arestitoj troviĝas en la korto de la policejo de Ivaceviĉij. La polico asertis, ke «kelkaj el la arestitoj estos detenitaj ĝis la proceso». La tribunaloj estos malfermitaj plej frue lunde. Bonvolu kuniĝi kun ni por sendi urĝan mesaĝon al la surloka kaj nacia policoj postulante ilian liberigon.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4617
/image%2F0553642%2F20201116%2Fob_7a51d3_ce43f9392cc0c8ce7d286e4c444a4a15.png)
Retmesaĝo:
Призываю вас немедленно освободить профсоюзных активистов, задержанных в пятницу, 13 ноября, в доме-музее Тадеуша Костюшко. Беларусь должна уважать право своих своих граждан на на мирные собрания.
Mi petas de vi tujan liberigon de la sindikataj aktivuloj detenitaj de post vendredo la 13-a de novembro en la muzeo omaĝe al Tadeusz Kościuszko. Belorusio respektu la rajton de siaj civitanoj kolektiĝi pace.
/image%2F0553642%2F20201116%2Fob_2a752c_bitu.png)
Partnerece kun la Belorusia Sendependa sindikato BITU
/image%2F0553642%2F20201116%2Fob_633a06_ituc.jpg)
kaj la Internacia Sindikata Konfederacio