Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 novembre 2020 2 03 /11 /novembre /2020 22:22

03/11/2020

Antaŭ dek tagoj, Labourstart lanĉis retkampanon por postuli liberigon de sindikataj gvidantoj enkarcerigitaj en Belorusio.

Tiuj enkarcerigoj sekvis strikon en la uzino de potaso-streko JSC Belaruskali. La laboristoj pace postulis liberecon, demokration kaj respekton. La aŭtoritatoj respondis per arestadoj de Siarhei Charkasau, kun-prezidento de la belorusia sendependa sindikato (BITU), kaj de tri aliaj personoj: Pavel Puchenia, Yury Korzun kaj Anatol Bokun.

Tiu kampanjo, lanĉita pete de la BITU kaj de la tutmonda sindikato IndustriALL, ebligis sendi 6 291 mesaĝojn, kiuj postulis la liberigon de niaj kvar kamaradoj.

Ni scias, ke la adresatoj de niaj mesaĝoj ne ĝojis ricevante ilin, ĉar ili provis bloki ilian elsendon. Sed ni havis aliajn opciojn. La sindikatanoj de Belorusio printis la liston de la partoprenoj al la kampanjo (en 15 lingvoj) sub formo de peticio.

Ili komunikis ilin en propraj manoj de Ivan Halavaty, Direktoro de Belaruskali.       

Pro la aranĝoj Covid-19, ili metis ilin en leterkeston.

Danke al iliaj klopodoj, la 6 291 mesaĝoj atingis sian celon.

Kaj la aŭtoritatoj estis devigataj aŭskulti.

Pasintan sabaton, Anatol Bokun, kun-prezidento de la strik-komitato de Belaruskali, estis liberigita post 55 tagoj de detenado.   

Kaj hieraŭ post-tagmeze, la tri aliaj estis finfine liberigitaj .

Kiel diris niaj amikoj de la BITU, la kampanjo estis sukceso, ĉar ĝi atentigis la internacian kaj surlokan komunumojn pri la kazoj de niaj malliberigitaj kamaradoj. Iliaj punoj je enkarcerigo ne estis plilongigitaj. Tio estas vera sukceso de la kampanjo.

Do, se vi volas scii, ĉu tiuj kampanoj funkcias, kaj ĉu via subteno efikas, memoru tiujn nomojn: Siarhei, Pavel, Yury kaj Anatol. 

Hodiaŭ, ili estas liberaj dank’al la forto de la internacia sindikata solidareco.

Koran dankon pro via agado. Bonvolu dividi tiun novaĵon kun viaj amikoj, familianoj kaj sindikataj kolegoj.

LABOURSTART

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }