/image%2F0553642%2F20201119%2Fob_dd1b05_2482.jpg)
19/11/2020
La administracio Trump publikigis la 18an de aŭgusto definitivan permeson de naft- kaj gas- boradoj en protektata areo de Alasko. Ili estis malpermesitaj de antaŭ pluraj jardekoj.
La administracio Trump permesis naft- kaj gas- boradojn en protektata aero de Alasko. Tiu decido de la sekretario pri internaj aferoj David Bernhardt permesas teorie al la usona federala administracio konsenti ekspluat-permesilojn en la zono dum la venontaj monatoj. David Bernhardt deklaris dum gazet-kunveno, ke li volas «rapidege progresi» pri tiu temo.
«Estas tute stulte endanĝerigi tiun mirindan lokon, dum la tutmonda petrol-merkato estas saturita», deklaris reprezentanto de la Centro por Biologia Diverseco.
De longe asocioj pri medidefendo kaj la demokratia kampo en la Kongreso provas malhelpi la administracion konsenti boradojn en la Nacia Rifuĝejo de la Arkta faŭno, kie vivas minacataj specioj de bestoj, kiel la karibuo de Granto aŭ la blanka urso.
Se rezervejoj de nafto aŭ gaso estos malkovritaj, ilia ekspluatado povus komenciĝi post ĉirkaŭ ok jaroj, precizigis Bernhardt.
La guberniestro de Alasko salutis la anoncon de Vaŝingtono asertante, ke ĝi ebligos krei laborpostenojn.
La opoziciantoj al la ekspluatado de Arkto, juĝas tiun decidon nepravigebla, des pli ke la prezoj de la hidrokarbidoj inklinas al malaltiĝo.