Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 octobre 2020 5 23 /10 /octobre /2020 21:21
Bildo: La virinoj nur deziras fundamentajn homajn rajtojn

23/10/2020

La Konstitucia tribunalo findecidis preskaŭ totalan limigon de la memvola abortigo (MA) en la lando. La abortigo okaze de grava malformaĵo de la feto estis juĝita kontraŭa al la Konstitucio. Tio estis unu el la tri kazoj, en kiu la MA estis ankoraŭ ebla en Pollando, kie la pria leĝo estas unu el la plej restrikaj en Eŭropo.   

Tuj post la anonco de la decido de la Konstitucia tribunalo, ĝojkrioj eksplodis. De antaŭ horoj, kontraŭ-abortigaj aktivuloj kolektiĝis antaŭ la kradoj. Kaja Godek, aktivulino ĉe la fondaĵo "Vivo kaj familio", iniciantino de la civitana peticio kontraŭ memvola abortigo, trankviliĝas. «Tio estas venko por Pollando, sed ankaŭ por Eŭropo, ŝi deklaris. Estas pruvate hodiaŭ, ke plifortigi la protektadon de la vivo eblas. »

En Pollando, preskaŭ ĉiuj leĝaj abortigoj koncernas fetojn kun gravaj misformaĵoj. Konsekvence, la decido de la Konstitucia tribunalo igas fakte memvolan abortigon neebla en la lando. 

   

«Tiu lando provas mortigi min»  

«Ŝajnas al mi, ke tiu lando provas mortigi min, bedaŭras Natalia Broniarczyk, kiu laboras en organizaĵo pri helpo al pollandaj virinoj por abortigi eksterlande. Ni scias, ke estas jam ege malfacile abortigi en Pollando pro niaj stultaj leĝoj, la kuracistoj, la stigmatizado. Kaj morgaŭ, tio tute ne eblos ! Mi vere estas ŝokita hodiaŭ. »

De nun, nur la abortigoj post seksperforto, incesto aŭ okaze de danĝero por la sano de la virino estas permesataj en la lando. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }