Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 octobre 2020 1 05 /10 /octobre /2020 21:01
Bildo: Maldivoj petas helpon por lukti kontraŭ la klimata varmiĝo

05/10/2020

Organizaĵoj de pli ol 100 landoj postulas, ke «la rajto al sana kaj natura medio» estu aldonita al la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (UDHR) de UN. Ilia monda kampanjo, nomita "#1Planet1Right" daŭros ĝis 2023 okaze de la 75 jaroj de la UDHR. Ĉi-lundon, pli ol 111 000 personoj subskribis la peticion, kiu celas atingi 500 000 partoprenantojn.

Tiu nova universala rajto estis proponita al la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj fare de Kostariko, Maldivoj, Maroko, Slovenio kaj Svislando, memorigas la organizaĵoj, inter kiuj Natagora kaj Birdlife International. «Tio reprezentas unuan gravan etapon por atingi decidon en la Konsilio kaj pli poste en la ĝenerala asembleo», ili aldonis.  

«Klimataj urĝoj»  

Laŭ la nombroj de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), 23% el la mondaj mortoj estas ligitaj al la damaĝoj kaj detruadoj de la naturmedio, dum centoj da milionoj da personoj suferas malsanojn rilate kun malsana kaj nenatura medio. Tiu nova homa rajto povos do kontribui «al verda tutmonda revolucio, kies mondo bezonas por rekonstruadi socion post la pandemio, kaj kiu prizorgas samtempe biodiversecon kaj klimatajn urĝojn», substrekas la iniciatintoj de la kampanjo.   

«La rajto al sana planedo, agnoskita kiel universala homa rajto, konsistigus gravan ilon por savi la planedon», aldonis David R. Boyd, speciala raportisto de UN pri Homaj rajtoj kaj medio. «Ĝi jam estas la bazo de multaj progresoj spertitaj en diversaj nacioj ĉirkaŭ la mondo».      

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }