Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 octobre 2020 6 10 /10 /octobre /2020 21:21
Foto: Jaynaija Blog

10/10/2020

La kolektiĝoj kontraŭ la policaj perfortoj daŭras en Niĝerio.

Pasintan vendredon, centoj da manifestaciantoj postulis malfondon de la "Speciala Taĉmento de Represio kontraŭ la Ŝteloj" (SARS), post la morto de du personoj tagon antaŭe.  

De pli ol semajno, multaj Niĝerianoj postulas malfundon de tiu polica taĉmento akuzata pri kontraŭ-leĝaj arestadoj, torturo kaj eĉ murdoj.

«Ni volas, ke la SARS malaperu. Tio estas taĉmento kontraŭ ŝteloj. Ni ne estas armitaj ŝtelistoj. Kiam ni paŝas en la stratoj, ni estas arestitaj sen kialoj, ili malliberigas nin, kaj la registaro nenion faras. Homoj mortis. Senkulpaj civitanoj mortis», koleras Adam Clems.

«Ni estas ĉi tie, ĉar ni ne plu eltenas la SARS, kio suferigas nin. Ĝi estas perforta kaj maljusta. La junuloj de tiu nacio ne havas rajtojn. Tio maljustas», deklaras siaflanke Helen, juna manifestaciantino.    

Tiu protestado naskiĝis en la sociaj retoj post enretigo de video montranta agentojn ŝajne de la SARS mortigante viron en la urbo Ughelli. La aŭtoritatoj neis ĝian aŭtentecon kaj ties aŭtoro estis arestita komence de la semajno.  

#EndSARS 

«La kradvorto #EndSARS enkalkulis vendredon preskaŭ 2,4 milionojn da pepaĵoj, grava nombro kontinentskale» laŭ la organismo pri analizo de la tutafrika sociaj retoj Afriques Connectées.

La policaj perfortoj en Niĝerio, lando je 200 milionoj da loĝantoj, estis la plej dividita temo vendredon fine de la posttagmezo laŭ la klasifiko "Tendenco" de Twitter.

En tiu lando, kie la mobilizadoj sur la stratoj estas tre maloftaj, centoj da personoj, ĉefe junuloj, kolektiĝis vendredon en Lagoso, niĝeria ekonomia ĉefurbo, svingante afiŝtabulojn kontraŭ la policaj ekscesoj, ankaŭ postulante «respekton de Homaj rajtoj» kaj «pli egalecan socion». Manifestacioj okazis ankaŭ en pluraj aliaj grandaj urboj de la lando, sed estis rapide disigitaj fare de la policistoj, estigante viglajn streĉojn  kun la manifestaciantoj.

Multaj niĝeriaj famuloj kaj gravaj reprezentantoj de la muzik-indutrio kiel Davido kaj Wizkid engaĝiĝis en tiu movado, kontribuante al ĝia disvastigo interalie en la sociaj retoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }