Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 octobre 2020 6 31 /10 /octobre /2020 10:20

 

30/10/2020

Tiujn tri lastajn jarojn, preskaŭ 425 000 personoj devige fuĝis el siaj hejmoj pro terorismaj atakoj en Kabo Delgado, gasriĉa provinco norde de la lando. Tio estas «humanitara dramo».

Homoj amasiĝas sur plaĝo, surboatiĝas por fuĝi la danĝeron, brakojn ŝarĝitajn je infanoj kaj personaj aferoj.  

Sub la premo de ĝihadistoj en Kabo Delgado, norda provinco de la lando, riĉa je natura gaso (kie miliardoj da eŭroj estas investitaj fare de fremdaj multnaciaj entreprenoj, inter kiuj Total), la loĝantoj devis, de post oktobro 2017, forlasi amase siajn hejmojn por eskapi la atakojn. 

 

Fuĝo, ĥolero, seksaj ekscesoj, kaj rifuĝinsuloj 

La nombroj estas alarmaj: «La nombro de delokitoj ene de Mozambiko kreskis ĝis 2 700% en daŭro de 2 jaroj kaj reprezentas nun 1,4% el la loĝantaro de la lando», raportas la novaĵagentejo Lusa, kiu citas ĵusan raporton de la Centro de Integridade Pública (CIP), mozambika NRO. Preskaŭ 425 000 el la 29 milionoj da loĝantoj de Mozambiko do troviĝas nun sen helpo.

La granda plimulto alfluas ĉiutage sur la stratoj de la regiona ĉefurbo Pemba, antaŭ ol atingi ties havenon, salti en «improvizitajn boatojn» kaj rifuĝi sur insuletoj iom pli norde, priskribas Savana.  

La speciala raportisto de la ĵurnalo Domingo sendita surloken elvokas situacion, kiu estas preskaŭ «nekontrolebla», fronte al tiu amasa alveno, ĉefe virinoj kaj infanoj, inter kiuj multaj suferas epidemion de ĥolero: 

«Nutraĵo, ambulancoj, necesejoj, homaj kaj materialaj rimedoj jam mankas». 

 

«Tio estas krimo kontraŭ la homaro», laŭ la registaro.  

Eĉ pli grave: la retejo Plataforma denuncas multajn seksajn ekscesojn. Ĝi ankaŭ baziĝas sur la antaŭnelonga raporto de la CIP. Laŭ la NRO, «la lokaj aŭtoritatoj seksekspluatas vundeblajn virinojn kaj junulinojn» kontraŭ humanitara helpo. Deponitaj plendoj restas sen efikoj.

Je la plej alta nivelo de la Ŝtato, maltrankvilo estas evidenta. La 27an de oktobro, la ministro pri Internaj aferoj, Amade Miquidade, kvalifis «krimo kontraŭ la homaro» la armitajn atakojn de la islamismaj teroristoj en Kabo Delgado. Tiuj diroj estis raportitaj de la ĵurnalo Carta de Moçambique. Laŭ pluraj taksadoj, la konflikto ŝajne okazigis inter 1 000 kaj 2 000 mortintojn.  

16/06/2020

Mozambiko: NeRegistara Organizaĵo akuzas Francion, ke ĝi kontribuas al la klimata krizo de la planedo per giganta gasprojekto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/06/mozambiko-neregistara-organizajo-akuzas-francion-ke-gi-kontribuas-al-la-klimata-krizo-de-la-planedo-per-giganta-gasprojekto.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }