Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 octobre 2020 1 26 /10 /octobre /2020 22:16
JEFF J MITCHELL/GETTY IMAGES

26/10/2020

Bildo: «NUKLEAJ ARMILOJ, ĈIAM MALMORALAJ, NUN KONTRAŬLEĜAJ !   

Absoluta paradokso de la internacia diplomatio, la kvin membroj de la Konsilio pri Sekureco de UN estas ankaŭ kvin landoj, kiuj ne subskribis tiun Traktaton pri malpermeso de la nukleaj armiloj. Francio, Ĉinio, Rusio, Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando eĉ premis siajn aliancanojn, por ke tiu traktato neniam naskiĝu.  

Danke al Honduro, kiu ĵus ratifikis ĝin, la Traktato ekvalidos post tri monatoj.  

https://www.rfi.fr/fr/europe/20201025-le-trait%C3%A9-l-interdiction-armes-nucl%C3%A9aires-va-bient%C3%B4t-entrer-en-vigueur 

Sabaton 20an de oktobro 2020, La Traktato pri Malpermeso de la Nukleaj Armiloj (TMNA) atingis novan etapon, kiu ebligas sian ekvalidon. De nun, laŭ la internacia juro, la nukleaj armiloj estas kontraŭleĝaj.

Tiu Traktato adoptita ĉe UN la 7an de julio 2017 fare de 122 Ŝtatoj estis ratifita la 24an de oktobro fare de Honduro, kiu altigas al 50 la nombron de subskribitaj Ŝtatoj. Ĝi ekvalidos post 90 tagoj surbaze de la paragrafo 1 de la artikolo 15 de la teksto, kiu precizigas, ke la traktato ekvalidos 90 tagojn post la kvindeka depono de ratifiko, de konsento, de aprobo aŭ aliĝo.       

Tiu traktato malpermesas :

«a) reguligi, provi, produkti, fabriki, akiri je ia ajn maniero, posedi aŭ stoki nukleajn armilojn aŭ aliajn nukleajn eksplodajn aranĝojn (...)

d) Utiligi aŭ minaci pri uzado de nukleaj armiloj aŭ aliaj nukleaj eksplodaj aranĝoj».   

Ĝi celas plenigi «juran truon», ĉar la precipa traktato, kiu kodifas la nukleajn armilojn – la Traktato pri Ne-Disvastigo (TND)  - ne antaŭvidis ĝeneralan kaj plenan malpermeson (disvolviĝo, posedo, uzado, minaco kontraŭ dungado) de la nukleaj armiloj.

«Por la unua foje de antaŭ 20 jaroj, interŝtata ilo jure deviga estis tiel intertraktita por progresigi la nuklean senarmigon», tiel salutis "Greenpeace".

«En januaro 2021, «ni komencos novan jardekon, dum kiu la nukleaj armiloj estos kontraŭleĝaj nome de la internacia juro», ĝojis la ICAN, internacia koalicio de NROj por malpermeso de tiuj armiloj :

«Malgraŭ la lastaj premprovoj de la nukleaj Ŝtatoj, tiu traktato funkcios por engaĝiĝi en nuklean senarmigon, plifortigi la lukton kontraŭ nuklea disvastigo, konsideri la medion, poluatan fare de la nukleaj testoj kaj garantii sanitaran asistadon al la loĝantoj viktimoj de tiuj testoj».

Ican

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }