/image%2F0553642%2F20201014%2Fob_ecd613_ogb-120302-bangladesh-champa-stands-in.jpg)
14/10/2020
Laŭ raporto de la "buroo de UN por redukto de la riskoj de katastrofoj" (UNSDIR), publikigita lundon 12an de oktobro 2020, la klimata varmiĝo estas la precipa kulpinto pri duobliĝo de la naturaj katastrofoj en la mondo, kiuj okazis tiujn dudek lastajn jarojn. De post la jaro 2 000, 7 348 naturaj katastrofoj okazis en la mondo. Ili kaŭzis la morton de 1,23 miliono da personoj kaj damaĝis la vivon de pli ol 4,2 miliardoj. Ankaŭ la ekonomia kosto estas kolosa kaj taksita je 3 000 miliardoj da dolaroj, t.e preskaŭ duoble pli ol inter 1980 kaj 1999. La reala sumo estas eĉ pli alta, ĉar multegaj landoj, nome en Afriko kaj Azio, ne ankoraŭ provizis informojn koncerne la ekonomian efikon.
Azio estas aparte tuŝata: Ĉinio estas la lando, kiu suferis la plej altan nombron de katastrofoj inter 2 000 kaj 2 019 (577) antaŭ Usono (467) kaj Barato (321), Filipinoj (304) kaj Indonezio (278). Ok el la dudek unuaj landoj, kiuj suferis la plej grandan nombron de katastrofoj, estas aziaj. La inundoj – kiuj duobliĝis – kaj la ŝtormoj estas la plej oftaj katastrofoj dum la du lastaj jardekoj. En la venonta jardeko, UN opinias, ke la plej grava problemo estos la varmaj ondoj.
La varmaj ondoj kreskis je 232% de post 1999
«Tio estas terura, konfidas Debarati Guha-Sapir, profesorino pri epidemiologio ĉe la universitato de Louvain, en Belgio, kaj kiu kunverkis la raporton. La inundoj en la mondo, kiel okazas nun en Francio (video), kreskis je 134%, ili do pli ol duobliĝis». Laŭ ŝi, «se tiu akcelado de ekstremaj meteologiaj eventoj daŭras dum la venontaj dudek jaroj, la homa futuro certe ŝajnas ege malĝoja».
Krom la klimata varmiĝo, la raporto emfazas aliajn faktorojn, kiel senpripensan urbanigon, senarbarigon aŭ konstruadon en riskaj areoj.