20/10/2020
Pluraj miloj da Indiĝenoj manifestaciis lundon 19an de oktobro kontraŭ la perforto, kion ili suferas sur siaj teroj, kaj organizis simbolan proceson de la Ŝtatĉefo Iván Duque en la centro de Bogoto. Tago de socia mobilizado kaj «nacia striko» estas antaŭvidita morgaŭ merkrede alvoke de la sindikatoj kaj studentoj kontraŭ la politiko de la registaro.
Tiuj Indianoj ekiris de la departemento Kaŭko sude de la lando, unu el la plej tuŝataj regionoj fare de armitaj grupoj implikitaj en narkotaĵ-ŝakrado. Ili pace kolektiĝis lundon placo Bolivar, kore de la ĉefurbo, post pluraj tagoj da longa vojaĝo. Maskitaj, je la sono de tamburoj kaj flutoj, ĉirkaŭ 7 000 manifestaciantoj trapasis dimanĉon parton de la ĉefurbo sub protektado de la Indiĝena gvardio, provizita de siaj tradiciaj bastonoj.
La Indiĝenoj postulas esti aŭdataj de la prezidento Iván Duque, kiu pretekste de la danĝero de la Covid-19-pandemio, ne akceptis ilin. Kolombio enkalkulas preskaŭ milionon da kazoj de Covid-19, inter kiuj 28 000 mortintojn de antaŭ sep monatoj. La Indianoj tiam organizis simbolan proceson por denunci la kulpecon, laŭ ili, de la registaro, pri atenco kontraŭ iliaj fundamentaj rajtoj.
Pli ol 300 murdoj
La partoprenintoj al la minka (nomo de kolektiva agado en la keĉua lingvo) denuncas interalie la perforton, kion ili suferas. Multaj gvidantoj de la komunumoj aŭ membroj de la Indiĝena gvardio estis murditaj, laŭ ili pli ol 300.
Pluraj regionoj spertas intensiĝon de perforto de post la paca traktato de 2016 kun la FARC kaj la malarmigon de la gerilo. La eks-ĉefoj de la gerilo estas nun regataj de mafiaj grupoj, kiuj disputas la kontrolon de la narkotaĵ-ŝakrado.
La indiĝenaj popoloj, kiuj reprezentas 4,4% el la 50 milionoj da loĝantoj de Kolombio, volas kunigi sian voĉon kun la protestado kontraŭ la registara politiko. Merkredon, tago de socia mobilizado kaj «nacia striko» estas anoncita alvoke de la sindikatoj kaj studentoj kontraŭ la registara politiko. Fine de 2019, manifestacioj je senprecedenca amplekso agitis Kolombion kaj aparte ties ĉefurbon.
https://www.rfi.fr/fr/am%C3%A9riques/20201020-colombie-indiens-portent-revendications-coeur-capitale
19/04/2020
Kolombio: la ruĝaj tukoj de la malsato
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/04/kolombio-la-rugaj-tukoj-de-la-malsato.html