Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 octobre 2020 4 08 /10 /octobre /2020 21:21

08/10/2020

En Irano, Narges Mohammadi ĵus estis liberigita. Tiu ĵurnalistino kaj aktivulino por la defendo de la homaj rajtoj trapasis pli ol 5 jarojn en karcero kaj devis restadi tie kvin pliajn jarojn.  

La organizaĵo "Internacia Amnestio" ĝojas pro tiu «bona novaĵo» koncerne tiun virinon «maljuste enkarcerigitan».

Ĵurnalistino, porparolantino de la centro pri defendo de la homaj rajtoj en Irano, Narges Mohammadi estas precipe konata pro sia lukto favore al la abolo de la mortopuno en sia lando. En Majo 2015, ŝi estis arestita kaj malliberigita. Ŝi estis akuzata pri atenco kontraŭ la nacia sekureco. Multfoje kondamnita ĝis sume de 10-jara enkarcerigo, ŝi finfine efektivigos de ĝi nur duonon.

Dum mallibereco, tiu aktivulino 48-jara, suferis mistraktadojn, laŭ "Internacia Amnestio". En decembro 2019, dum sia transloko de la malliberejo de Evin en Teherano al tiu de Zanjan, ŝi estis batita, kaj ricevis mortominacojn. Ŝi ne rajtis ricevi vizitojn, de siaj gefiloj interalie.     

Pasintan julion, "Internacia Amnestio" mobiliziĝis por postuli ŝian liberigon pro ŝia sanstato. De post marto, 100 000 malliberuloj profitis elirpermesojn aŭ punprokrastojn cele al limigo de la virusa disvastigo.   

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }