/image%2F0553642%2F20201009%2Fob_d3ec2d_indonezio.jpg)
09/10/2020
En Indonezio, leĝo supozata stimuli la ekonomion en recesio pro la Covid-19, ne estas akceptata. Lundon, sep el la naŭ partioj ĉeestantaj en la Parlamento voĉdonis 79 amendojn al jam ekzistanta leĝo, cele al kreado de novaj laborpostenoj kaj stimulado de fremdaj investistoj. Sed miloj da manifestaciantoj en Ĝakarto kaj pluraj aliaj urboj timas perdon de sociaj akiraĵoj.
La koleraj laboristoj ignoras la protektajn kondutojn kaj plu manifestacias - ofte sen surhavi maskojn – alvoke de la sindikatoj deciditaj ne cedi, ĝis kiam la leĝo nomita «Omnibus» estos nuligita.
La amendoj, detaligitaj en pli ol 1 000 paĝoj estis voĉdonitaj lundon en la Parlamento. Devigata agadi fronte al ekonomio, kiu kolapsas pro la pandemio, la registaro esperas logi pli da eksterlandaj investistoj.
La problemo estas, ke la laboristoj perdos kelkajn el siaj sociaj akiraĵoj, la monkompensoj pro maldungo estos reduktitaj, la maldungoj estos faciligitaj, kaj ĉiuj salajruloj sendube laboros pliajn laborhorojn.
Okaze de tiu leĝo, la sindikatoj formis senprecedencan aliancon kun la organizaĵoj por mediprotektado, ĉar tiu leĝo laŭ ili ebligos kreskadon de «sovaĝa senarbarigo».
Almenaŭ 400 manifestaciantoj jam estis arestitaj, kelkaj estas en kriza sanstato post kolizioj kun la polico, kiu rebatis al la ŝtonĵetoj per larmigaj gasoj kaj akvokanonoj. Sindikatoj alvokas al ĝenerala striko. Ĵaŭdon, studentaj organizaĵoj kuniĝis kun la movado.