Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 octobre 2020 2 06 /10 /octobre /2020 21:05
Orlando Sierra/AFP

06/10/2020

Bildo: la eks-instruisto kontraŭis la projekton de hidroelektro baraĵo «La Patuca III», apud Piedras Amarillas, kiu senigos la loĝantojn de iliaj vivgravaj resursoj.

José Antonio Teruel estis 72-jara. Ankaŭ lia edzino kaj lia bofrato estis pafmortigitaj. Honduro estas unu el la plej danĝeraj landoj por la medidefendantoj. La aktivulo estis pafmortigita en sia hejmo.  

Pli ol 130 ekologiismaj aktivuloj estis mortigitaj en daŭro de dek jaroj 

José Antonio Teruel, 72-jara, eks-instruisto, membro de la "Hondura alianco por la defendo kaj disvolviĝo de la arbaroj", estis fama defendanto de la biodiverseco kaj de la protektataj zonoj de sia lando.

Same kiel en pluraj landoj de Latin-Ameriko, la koruptado ebligas al kelkaj familioj kaj grandaj grupoj ligitaj al la potenco daŭrigi siajn aktivecojn spite damaĝojn al la medio. La grundoj malriĉiĝas, la agrikulturaj teroj malaperas profite al la minaj koncesioj, la riveroj estas deturnitaj aŭ sekigitaj. Akvo mankas, kio instigas multajn loĝantojn ekziliĝi.   

Pli ol 130 ekologiismaj aktivuloj estis mortigitaj inter 2009 kaj 2019, kio faras de Honduro unu el la plej danĝeraj landoj por la medidefendantoj, laŭ la NRO Global Witness.

José Antonio Teruel antaŭnelonge partoprenis kunsidojn, kiuj kolektis la loĝantojn de Patuca kaj la "Elektro-kompanio de Honduro", la ENEE, en konflikto pro la elektra baraĵo. Respektata, li ankaŭ kunordigis en decembro 2017 la agadon de "Caritas-Honduro", organismo de la Hondura Eklezio, kiu provis kontroli la demokratian procezon de la prezidenta baloto, dum perfortaj alfrontiĝoj misordigis la kampanjon.   

05/12/2019

Honduro: de 30 ĝis 50 jaroj da malliberejo pro la murdo de la ekologiistino Berta Caceres

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/12/honduro-de-30-gis-50-jaroj-da-malliberejo-pro-la-murdo-de-la-ekologiistino-berta-caceres.html

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }