Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 octobre 2020 3 07 /10 /octobre /2020 20:54
Bildo: Magda, la patrino de la murdita repisto Pavlos Fyssas, reagas post la annonco de la verdikto

07/10/2020

La fondinto de la novnazia partio Nikos Michaloliakos estis unu el la 68 akuzitoj implikitaj en murdo kaj du provoj de hommortigo.

La greka novnazia partio Ora tagiĝo estis kvalifikita «krima organizaĵo» ĉi-merkredon 7an de oktobro fare de la punkortumo de Ateno. Ĝiaj ĉefo kaj ĉefaj kadroj estis kulpigitaj kiel estroj de la organizaĵo. La historia verdikto estis aklamita de la homamaso, sed incidentoj okazis inter kelkaj manifestaciantoj kaj la polico.

La verdikto estis akceptita per aplaŭdoj en la aŭdiencejo kaj ĝojkrioj de la 15 000 manifestaciantoj kolektiĝintaj ekster la tribunalo. Kiam manifestaciantoj komencis ĵeti brulbotelojn, la polico amase ĉeestanta pafis larmigajn gasojn kaj surdigajn grenadojn, uzante ankaŭ akvo-kanonojn. 

Nikos Michaloliakos, 62-jara, neadisto kaj admiranto de la nacisocialismo, estis kulpigita pro «estrado kaj apartenado al krima organizaĵo», same por ses kadroj de la partio. Li estis unu el la 68 akuzitoj de la kvinjara proceso kontraŭ la novnazia partio, implikita en murdo kaj du provoj de hommortigo.

La punkortumo de Ateno ankaŭ kulpigis Yorgos Roupakias, membro de Ora tagiĝo, murdisto de la kontraŭfaŝisma repisto en 2013.

La maldekstra aktivulo Pavlos Fyssas (Killah P) tiam 34-jara estis ponardita dum la nokto de la 17a de septembro 2013 antaŭ kafejo de sia kvartalo, en la okcidenta ĉirkaŭurbo de Ateno. Lia murdisto, kiu rekonis sian kulpon, riskas porĉiaman enkarcerigon. Merkredon, la punoj ne estis anoncitaj.     

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }