Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 octobre 2020 1 19 /10 /octobre /2020 16:34
PHOTO ANTOINE TOMASSELI

19/10/2020

Pluraj miloj da manifestaciantoj paŝadis pasintan sabaton kun sendokumentuloj, por postuli aranĝon pri reguligado de dokumentoj, kaj favoran agadon de la registaro por la fremdaj laboristoj, kiu estis «ĉe la avangardo» dum la sanitara krizo.

«Mi estas 42-jara, mi ne sufiĉe manĝas ĉiutage, ĉar mi ne povas labori. Tio ŝanĝu, la registaro aŭskultu nin», pledis Samba, senegalano, en la manifestacio.  

La marŝado, subtenata de la Federacio de asocioj por la solidareco kun ĉiuj enmigrantoj (Fasti), foriris ĉirkaŭ la 14a horo de la Respublika placo direkte al la Preĝejo de la Sainte-Trinité en la 9-a distrikto. Ĝi devis atingi la Elizean palacon, sed lundon, la polica prefektejo malpermesis tiun itineron. 

«Tiu 3-a Akto ŝanĝis multon, ĉar ĝi kolektis multe da personoj. Se hodiaŭ, delegacio ne estas akceptita de la Prezidento Macron, la mobilizado daŭros», opinias Denis Godard, aktivulo ĉe Solidaires, kiu anoncis «4-an Akton». Ambaŭ unuaj mobilizadoj kolektis plurajn milojn da personoj en Parizo, la 30an de majo kaj 20an de julio.

La organizantoj postulas, krom la reguligadon de la sendokumentuloj, la fermadon de la Administraciaj detencentroj kaj loĝejon por ĉiuj.

La manifestacio de sabato estis ankaŭ la konverĝa punkto de la «Marŝadoj de la Solidarecoj», irvojo de centoj da sendokumentuloj, kiuj ekiris la 19an de septembro el multaj urboj de Francio kiel Marsejlo, Montpeliero aŭ Renno.

La registaro donis instrukciojn al la prefektoj, meze de septembro, ke ili akcelu kaj faciligu la nacianigon de la fremdaj nacianoj, kiuj mobiliziĝis «ĉe la avangardo» dum la epidemio. La nombro de enmigrantoj en kontraŭ-leĝa situacio en Francio estas taksita inter 300 000 kaj 600 000. 

31/05/2020

Francio: Manifestacio en Parizo:  «Plej suferas pri la sanitara krizo ja la sendokumentuloj»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/05/francio-manifestacio-en-parizo-plej-suferas-pri-la-sanitara-krizo-ja-la-sendokumentuloj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }