Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 octobre 2020 6 03 /10 /octobre /2020 21:16

03/10/2020

Bildo: manifestaciantoj en Novjorko manifestas sian subtenon al 52 suspektaj samseksemuloj arestitaj en Kairo (Getty)

Pasintan ĵaŭdon, la organizaĵo pri defendo de la homaj rajtoj "Human Rights Watch" (HRW) denuncis en komunikaĵo multajn arestadojn kaj torturojn kontraŭ gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj (GLATA)

« La egiptaj aŭtoritatoj ŝajne atingis la regionan rekordon de la plej abomenindaj atencoj kontraŭ la rajtoj de la GLATAj personoj, dum la internacia komunumo konservas konsternan silenton », deklaris Rasha Younes, esploristino en la programo GLATAj rajtoj ĉe "Human Rights Watch".

HRW asertas, ke ĝi dokumentis kazojn de arestadoj kaj perfortoj kontraŭ GLATAj personoj « helpe de organizaĵo pri defendo de la GLATAj rajtoj de Kairo, anonimece pro sekurecaj kialoj ». La organizaĵo asertas, ke ĝi parolis al « 15 personoj, inter kiuj GLATAj personoj persekutitaj inter 2017 kaj 2020, surbaze de neklaraj kaj diskriminaciaj leĝoj temante pri "diboĉo" kaj "prostituado" ».

Ankaŭ advokatoj kaj aktivuloj estis pridemanditaj. La personoj pridemanditaj de la surloka HRW-organizaĵo elvokas, « parolan turmentadon kaj fizikajn perfortojn kiel vangofrapojn ĝis torturo per akvumtubo aŭ ligadon dum tagoj ». HRW citas interalie la kazon de virino, kiu suferis « tri virgecajn testojn dum la daŭro de sia enkarcerigo ».        

Pasintan junion, Sara Hegazy, GLATA aktivulino, ekzilita en Kanado, mortigis sin post sia enkarcerigo en Egiptio, ĉar ŝi svingis ĉielarkan flagon dum koncerto en Kairo en oktobro 2017. Pluraj organizaĵoj pri defendo de Homaj rajtoj raportis, ke ŝi suferis perfortojn en malliberejo. En 2017, la egiptaj aŭtoritatoj malpermesis al la amaskomunikiloj « montri samseksemulojn aŭ promocii iliajn sloganojn ». Kvankam samseksemo ne estas specife malpermesita en Egiptio, la GLATA-komunumo estas regule celita de la sekurecaj fortoj.

27/09/2017

Egiptio: almenaŭ 6 personoj arestitaj, ĉar ili svingis ĉielarkan flagon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/09/egiptio-almenau-6-personoj-arestitaj-car-ili-svingis-cielarkan-flagon.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }