Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 octobre 2020 5 16 /10 /octobre /2020 21:31
REUTERS/Mohamad Torokman

16/10/2020

Preskaŭ 2 000 merkrede, 3 000 ĵaŭde. En du tagoj, la konstruado de 5 000 novaj loĝejoj estis permesita en la israelaj kolonioj de Cisjordanio, kaj konsentita de la israela ministrejo pri Defendo. Tiuj anoncoj estas la unuaj, de post kiam Israelo interrompis siajn projektojn de aneksado de parto de tiu palestina teritorio. Anstataŭ aneksado, la konstruado en la kolonioj daŭras, kaj akceliĝas: 2020 estis rekorda jaro.

La kontraŭ-kolonia organizaĵo «Pacon nun» komencis censi la konstru-permesilojn en la kolonioj ekde la jaro 2012. De 8 jaroj, neniam tiom da dosieroj estis deponitaj kiom en 2020, ĝi mencias.

La tendenco konstatita de post la alveno de Donald Trump ĉe la Blanka Domo akceliĝis ĉi-jare, notas Brian Reeves, porparolanto de la organizaĵo. «Tio eble rilatas kun la publikigado de la Trump-plano. Tiam permesiloj estis deponitaj por la tre tikla Zono E1, kaj dua sesio de permeso de konstruado okazis tre rapide».

La Trump-plano por meti finon al la israela-palestina konflikto planis partan aneksadon de Cisjordanio, palestina teritorio, fare de Israelo. Sed tiu projekto estis oficiale interrompita post la anonco pri normaligo de la rilatoj inter Israelo kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Sed laŭ Brian Reeves, la aneksado plu estas realo. «Tio fakte estas aneksado. Temas pri formala akirado de teritorioj, kiu estas realo surterene. Kaj la fakto, ke tio ne estas agnoskita kiel aneksado, havas tie malmulte da efiko». 

La palestina estraro vidas ankaŭ en tiuj anoncoj «la pruvon, ke la aneksado estas kuranta procezo». La kunordiganto de UN por la paca procezo petas «tujan haltigon de ĉia aktiveco de koloniado». 

07/06/2020

Manifestacio en Tel-Avivo kontraŭ la projekto de anekso de parto el Cisjordanio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/06/manifestacio-en-tel-avivo-kontrau-la-projekto-de-anekso-de-parto-el-cisjordanio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }