Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 octobre 2020 2 13 /10 /octobre /2020 21:34

13/10/2020

Lundon 12an de oktobro estas memorfesto de la alveno de Kristoforo Kolumbo sur la amerika kontinento, en 1492. Tiu tago estas nacifesto en Hispanio kaj feritago en pluraj latin-amerikaj landoj. Sed laŭ la indiĝenaj popoloj, tiu dato simbolas la komenciĝon de la koloniado kaj longan serion de perfortoj kontraŭ ili. En Ĉilio, la indiĝenaj popoloj reprezentas preskaŭ 10% el la loĝantaro. Ili manifestaciis hieraŭ, postulante sian politikan memstarecon. Tiu kolektiĝo okazas malpli ol du semajnojn antaŭ la referendumo por aŭ kontraŭ la redakto de nova Konstitucio.

«La tero estas nia patrino, ĝi ne estas por vendi, sed por defendi», kriis la manifestaciantoj, preskaŭ ĉiuj kun maskoj, sur la ĉefa avenuo de Santiago, la avenuo Alameda dum la marŝado de mapuĉa rezistado.

Camila Llanquinahuel surhavas la tradician veston mapuĉan, la ĉefa indiĝena popolo en Ĉilio. «De pli ol 500 jaroj, ni suferas subpremon, tiu de la Hispanoj je la komenco, kaj tiu de la Ĉilia registaro poste. Ni postulas la rajton de nia popolo reakiri sian praan teritorion, kaj la rajtojn de niaj fratoj, malliberigitaj ĉar ili defendis tiun teritorion», ŝi eksplikas.

Tiujn lastajn jarojn, pluraj procesoj kontraŭ la Mapuĉoj estis juĝitaj nejustaj fare de la organizaĵoj pri defendo de la homaj rajtoj, inter kiuj "Internacia Amnestio".           

Ricardo Huanulef, ankaŭ Mapuĉa, venis el la sudo de la lando, de Araŭkanio, regiono kie vivas plimulte de la mapuĉaj komunumoj. Li esperas, ke la rajtoj de la indiĝenaj popoloj estos pli bone agnoskitaj en Ĉilio, post la referendumo de la 25a de oktobro. «Ni esperas, ke la ĉilia nacio, per sia voĉdono, aprobos ŝanĝon de Konstitucio kaj forlasos la Konstitucion verkitan dum la diktaturo de Pinochet. Ni deziras, ke tiu ŝanĝo okazu ankaŭ favore al la indiĝenaj popoloj, ke tiuj popoloj reakiru siajn terojn».

Hodiaŭ, la ĉilia Konstitucio ne agnoskas la ekzistadon de la indiĝenaj popoloj en la lando. Krom la mapuĉoj, pluraj aliaj etnaj grupoj kunvivas en Ĉilio, kiel la Atacameños kaj Ajmaroj en la nordo kaj la Cojas en la Andoj kaj la Rapanui sur la Paska Insulo.

Laŭ la opinienketoj, «jes» por nova Konstitucio sendube gajnos.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }