Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 octobre 2020 6 24 /10 /octobre /2020 21:15
Claudio Reyes – AFP

24/10/2020

Venontan dimanĉon, 14 milionoj da Ĉilianoj estas alvokitaj esprimiĝi, ĉu - jes aŭ ne - ili volas novan Konstitucion. Tiu referendumo konsistigas unu el la maloftaj postuloj kontentigitaj post la sociaj movadoj de 2019. Ĝi povus meti finon al tridek jaroj da instituciigita absoluta liberalismo.

Antaŭ jaro, en oktobro 2019, la ĉiliaj stratoj ekkoleris, post prezaltigo de la metroo en Santiago. Tiu popola movado perforte subpremita, kolektis ĝis 2 milionoj da manifestaciantoj en la tuta lando, kiel malfrua kaj amasa respondo al la peza ekonomia heredaĵo de la reĝimo de Pinochet.

Tio estis ĉiaokaze kolerkrio kontraŭ ĝeneraligita malriĉiĝo.

Ĉi-semajne, la Ĉilianoj denove surstratiĝis, antaŭ referendumo, kiu eble metos finon al Konstitucio redaktita en 1980 dum diktaturo, instituciigante teoriojn pri absoluta liberalismo. Sur tiu bazo estis privatigitaj, plene aŭ parte, publikaj servoj tiel fundamentaj kiel edukado, sano aŭ pensioj. 

Tiu situacio kaŭzis okulfrapajn neegalecojn de post la 1990-aj jaroj, kvankam Ĉilio spertis averaĝan ekonomian kreskadon je pli ol 3,6% jare, de post la fino de la diktaturo. Aliparte, la Ĉilianoj denuncis plurfoje nejustan sistemon, sed iliaj petoj pri reformoj plej ofte restadis sen respondoj.

Fronte al dekstro kaj ekstrem-dekstro tre mobilizitaj por defendi la fundamentan tekston tiel, kiel ĝi estas, la “jesa respondo” al nova Konstitucio ŝajne atingos 60% laŭ la voĉdonaj intencoj. Se la reformo gajnos, la venonta etapo estos : elekti en aprilo tiujn, kiuj formos konstituciantan asembleon.

13/10/2020

Ĉilio: la Mapuĉoj manifestacias por siaj teroj kaj nova Konstitucio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/10/cilio-la-mapucoj-manifestacias-por-siaj-teroj-kaj-nova-konstitucio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }