Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 octobre 2020 7 25 /10 /octobre /2020 21:53

25/10/2020

Post fraŭdaj balotoj, sekvataj de ekstrema perforto fare de la sekurecaj fortoj kontraŭ pacaj manifestaciantoj, Siarhei Charkasau kaj liaj kolegoj ekstrikis ĉe la entrepreno produktanto de potaso-sterko JSC Belaruskali. Ili pace postulas liberecon, demokration kaj respekton. Siarhei estas dungito de Belaruskali kaj kun-prezidanto de la belorusia sendependa sindikato (BITU), aliĝinta al IndustriALL Global Union.

Tiujn du lastajn monatojn, Siarhei estis trifoje kondamnita pro sia partopreno al nepermesata publika evento en Salihorsk, kie la ministoj de Belaruskali ekstrikis por protesti kontraŭ la fraŭdaj balotoj. De tiam, dekoj da aktivuloj kaj membroj de la strik-komitato de Belaruskali estis persekutitaj, minacitaj, kondamnitaj al monpunoj, kaj senigitaj je socialaj avantaĝoj pro siaj aktivecoj. Siarhei kaj tri el siaj kamaradoj, la membroj de BITU Pavel Puchenia, Yury Korzun kaj Anatol Bokun, estas nun enkarcerigitaj. Plia puno aldoniĝis, dum ili jam estis malliberigitaj.

Bonvolu subteni la peton de la BITU kaj IndustriALL por meti finon al la persekutado kontraŭ dungitoj de Belaruskali pro ilia partopreno al la striko kaj tiuj, kiuj daŭrigas sian strikon per « memvola trodiligenta laboro » en Belaruskali.         

Postulu liberigon de la gvidanto de la BITU, Siarhei Charkasau, kaj de la sindikataj aktivuloj Pavel Puchenia, Yury Korzun kaj Anatol Bokun, kun-prezidanto de la strik-komitato.  

Retmesaĝo:

Ni atente sekvas la eventojn en Belorusio, aparte en Soligorsk, kie la dungitoj de Belaruskali komencis politikan strikon kaj pace manifestaciis por defendi siajn rajtojn kaj liberecojn. Ni estas informitaj pri ĉiuj arestadoj kaj minacoj suferitaj de la membroj de la strik-komitato, de la sindikataj aktivuloj kaj de la gvidantoj de Belaruskali.

Ni postulas finon de la persekutoj kontraŭ la dungitoj de Belaruskali, kiuj partoprenis strikon, tiuj, kiuj strikas per «memvola trodiligenta laboro», kaj tujan liberigon de la kun-prezidanto de la belorusia sendependa sindikato Siarhei Charkasau, de la sindikataj aktivuloj Pavel Puchenia, Yury Korzun kaj Anatol Bokun.

https://www.youtube.com/watch?v=lFtXVRmRhHQ

Partnerece kun BITU

kaj IndustriALL Global Union.

23/08/2020

Belorusio: Labourstart Kampanjo: ĉesigu perforton – Ni defendu demokration kaj Homajn rajtojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/08/belorusio-labourstart-kampanjo-cesigu-perforton-ni-defendu-demokration-kaj-homajn-rajtojn.html

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }