Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 octobre 2020 7 11 /10 /octobre /2020 21:39
AFP

11/10/2020

Same kiel ĉiudimanĉe, miloj da opoziciantoj al la belorusia prezidento Aleksandro Lukaŝenko rendevuis komence de la posttagmezo por manifestacii en Minsko. Sed ili estis perforte disigitaj.

Per akvokanonoj, klaboj kaj surdigaj grenadoj, la belorusia polico perforte intervenis ĉi-dimanĉe en Minsko por disigi la milojn da manifestaciantoj, kiuj denuncis la reelektadon en aŭgusto de la prezidento Aleksandro Lukaŝenko.

La historia protestmovado en Belorusio, naskiĝinta pro suspektoj de amasaj fraŭdoj dum la prezidenta baloto de la 9a de aŭgusto, kolektas ĉiudimanĉe dekojn da miloj da personoj en la ĉefurbo, postulante foriron de Aleksandro Lukaŝenko, ĉe la poteco de antaŭ 26 jaroj. Sed la polico ĉion fari por malhelpi la diversajn kolektiĝojn amasiĝi, blokante la vojojn kaj intervenante perforte por disigi grupojn.

«Mi vidis membrojn de la specialaj fortoj frapi la homojn per pied- kaj pugno-batoj, per bastonoj, atestis loĝanto de Minsko, kies patrino estis arestita, dum ŝi manifestaciis. La agresemo de la polico estis pli alta ol la precedencaj dimanĉoj».

Tiel ampleksa uzado de tiu arsenalo estas senprecedenca de post la manifestacioj, kiuj okazis dum la tagoj post la baloto, kiam miloj da personoj estis arestitaj, dekoj vunditaj kaj kelkaj mortigitaj. Poste, la kolizioj en Minsko estis sporadaj.

Kvankam la ministrejo pri Internaj Aferoj ne starigis bilancon de la arestadoj, la Neregistara Organizaĵo Viasna raportis pri preskaŭ 150 personoj arestitaj en la lando, plimulte en Minsko. Inter ili, pli ol 30 ĵurnalistoj. Laŭ la ministrejo, «la nombro de partoprenantoj al la hodiaŭa nepermesita evento malkreskis, kompare kun la precedencaj kolektiĝoj».         

22/09/2020

Belorusio: laŭ pluraj NeRegistaraj Organizaĵoj, torturo estas amase uzata

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/09/belorusio-lau-pluraj-neregistaraj-organizajoj-torturo-estas-amase-uzata.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }