Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 octobre 2020 1 12 /10 /octobre /2020 21:03

12/10/2020

La striko komenciĝis vendredon la 9an de oktobro, por postuli salajrajn altigojn. Tiuj laboristoj kuniĝis kun la agrikulturistoj, kiuj protestas de antaŭ du semajnoj kontraŭ la novaj prezoj de la fruktoj kaj legomoj.

La Ŝtato Asamo produktas preskaŭ 50% de la teo de Barato, kaj estas troveblaj en multaj aliaj landoj. Sed de vendrede, la centoj da miloj da laboristoj de la te-plantejoj rifuzas relabori. La registaro promesis gravajn altigojn de la tagsalajro kaj nuligis ilin poste.

«De post la jaro 1951, Tea Plantation Labour Act ekzistas, li denuncas. Ĝi garantias minimuman salajron, loĝejon kaj lernejon por la infanoj. Sed iom post iom, la dungantoj akiris tiel potencon, ke ili povas rifuzi tiujn rajtojn. Ekzemple, ili pagas taglaboron nur 2 eŭrojn ! Ĉu vi konscias?»    

Kolero de la agrikulturistoj 

La sindikato de la te-laboristoj anoncis, ke ili strikos, ĝis kiam iliaj petoj estos aŭdataj. Samtempe, manifestacioj de terkultivistoj skuas Baraton de antaŭ du semajnoj. Ili luktas kontraŭ nova leĝo, kiu liberigas la vendoprezojn de la fruktoj kaj legomoj.  

En Penĝabio, la blokadoj de fervojoj estas tiel, ke la Ŝtato povus manki je karbo en la venontaj tagoj. Tio sendube estas la plej grava socimovado en Barato de post la komenciĝo de la trudizoliĝo.     

16/08/2017

Okcidenta Bengalio: Senprecedenca striko de la te-plukistoj en Darĝilingo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/08/okcidenta-bengalio-ampleksa-striko-de-la-te-plukistoj-en-dargilingo.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }